La Rivero Finke estas rivero en sud-australia teritorio Norda Teritorio kaj en nordo de Suda Aŭstralio. Ĝi estas unu de la plej longaj riveroj en Centra Aŭstralio. Ĝi estas sezona rivero, ekster la pluvsezono, ĝi sekiĝas kaj konsistas nur el serio de akvotruoj.

Rivero Finke
rivero
Bazaj informoj
Longeco 600 km
Fluo
Geografio
Landoj Aŭstralio
Regionoj Norda Teritorio
vdr

La rivernomon donis John McDouall Stuart en 1860 post Wiliam Finke, kiu apogis lian ekspedicion.

Geografio redakti

Fluo redakti

La rivero Finke estiĝas ĉe la suda rando de MacDonnell Ranges en la Norda Teritorio, okcidente de Alice Springs per la kunfluo de Davenport Creek kaj Ormiston Creek, iomete norde de Glen Helen Resort. Tiu areo apartenas la Nacia parko West MacDonnell. Ĝi trairas la montaranb ĉenon ĉe Glen Helen Resort en ravino. Poste, ĝi fluas tra 600 km en sudorienton. Sude de Hermannsburg, ene de la Nacia parko Finke Gorge, ĝi trairas plian ravinon – la Finke Gorge (Finke-kanjono) zinter la Krichauff Range kaj al James Range. Tie troviĝas la Boggy Hole, tutjara akvejo.

En plia fluo, la Finke-rivero atingas sekan zono, kiu etendiĝas ĉe la okcidenta rando de Simpson-dezerto en norda parto de Suda Aŭstralio. En la Nacia parko Witjira, ĝi ĝenerale ĉesas flui, elsekiĝas. Maolfte la fluo de la rivero atingas Macumba-rivero, kiu estas same alkalkulita je Finke River Bassin kaj fine alfluas lagon Eyre. Tiokaze, la rivero fluas ĉ. 750 km.

Alfluantoj kun alflua alto redakti

  • Ormiston Creek – 652 m
  • Davenport Creek – 652 m
  • Rudalls Creek – 599 m
  • Bagot Creek – 578 m
  • Palm Creek – 553 m
  • Little Palm Creek – 540 m
  • Ellery Creek – 523 m
  • Merrick Gully – 497 m
  • Circle Gully – 496 m
  • Phillip Creek – 495 m
  • Norman Gully – 486 m
  • McMinn Creek – 457 m
  • Illawilla Creek – 441 m
  • Maloney Creek – 415 m
  • Five Mile Creek – 402 m
  • Fifteen Mile Creek – 396 m
  • Palmer River – 384 m
  • Rivero Hugh – 316 m
  • Fifteen Mile Creek – 300 m
  • Lilla Creek – 280 m
  • Goyder Creek – 233 m
  • Rivero Hale – 189 m, la rivero plej ofte sekiĝas 75 km norde de la elfluejo, en la Simpson-dezerto. Ĝi atingas la Finke-riveron nur en tre pluvaj jaroj.
  • Coglin Creek – 184 m

Trafluataj lagoj redakti

La Finke-rivero trafluas akvotruojn, kiuj plej ofte estas plenbaj je akvo, ĉe post sekiĝo de la riveujo. La plej gravaj estas:

  • Glen Helen Gorge Water Hole, daŭra akvotruo ĉ. 630 m
  • Boggy Hole, daŭra akvotruo
  • Thamandilla Waterhole – 145 m