La rivero Gambio estas granda rivero de Afriko, kiu fluas laŭ 1,130 km el la ebenaĵo de Futa Ĝalon en norda Gvineo okcidenten al la Atlantika Oceano ĉe la urbo Banĝulo. Ĝi estas navigebla la duonon de sia longo.

La okcidenta parto de la rivero Gambio, vidata el spaco. La linio montras la limon de la ŝtato Gambio.
Rivero Gambio
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 130 km
Fluo
Geografio
Landoj Gambio
Regionoj [[]]
vdr
Rivero Gambio en la Nacia Parko Niokolo-Koba

La rivero estas konata ĉefe pro Gambio, la plej eta ŝtato en kontinenta Afriko, kiu konsistas nur el la suba duono de la rivero kaj ties du riverbordoj.

El Futa Ĝalon, la rivero fluas nordokcidenten en Tambacounda provinco de Senegalio, kie ĝi fluas tra la Nacia Parko Niokolo Koba, kaj poste ĝi ricevas la enfluon de la riveroj Nieri Ko kaj Kuluntu antaŭ eniri en Gambio ĉe Fatoto. Je tiu punkto la rivero fluas ĝenerale okcidenten, sed laŭ meandra iro kun nombro de meandraj lagoj, kaj je ĉirkaŭ 100 km el la marenfluo ĝi laŭgrade plilarĝiĝas, ĝis 10 km larĝe kiam ĝi trafas la maron.

Je la marenfluo de la rivero, ĉe Juffure, estas la Insulo James, fifama loko uzita por la sklava komerco, kiu estas nuntempe Monda Heredaĵo de UNESKO .

Konekton kun 'Roots' redakti

Laŭ la romano de Alex Haley nome Roots (Radikoj), la rivero Gambio havigis unu el la sloŝiloj kiuj helpis lin reknstrui sian amerikan genealogion reen al Afriko. La vortoj "Kamby Bolongo" estis inter malmultaj vortoj kiujn lia familio transdonis de generacio en generacion; li malkovris, ke bolongo estas "fluanta akvo" aŭ "rivero" en la Mandinka lingvo, tiele li konkludis, ke la frazo probable aludis al la rivero Gambio. Lia teorio estis konfirmita kiam li veturis tra Juffure, Gambio, en la norda riverbordo, kaj trovis, ke la parolaj familiaj historioj kongruis. La Mandinka lingvo ne havas fonemon /g/, do la rivero estas ankoraŭ prononcita "Kambija" pli ol "Gambia".

Eksteraj ligiloj redakti