La rivero Guaviare estas longa rivero de la kolombia Orinokio kiu ekfluas en la Cordillera Oriental kolombia kaj elfluas en la rivero Orinoko ĉe San Fernando de Atabapo, Venezuelo, kaj de Amanavén, Kolombio.

Rivero Guaviare
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 497 km
Fluo
Geografio
Landoj Kolombio
Regionoj [[]]
Map
vdr

Ĝi formiĝas pro la kunfluo de la riveroj Guayabero kaj Ariari. Ĝi havas 1.497 km de longo, el kiuj 630 km estas navigeblaj. Ĝi enhavas helbrunajn akvojn kiuj fluas el okcidento al oriento. Moderna ponto trapasas ĝin ĉe San José del Guaviare, ĉefurbo de la departamento Guaviare. Nordoriente de la departamento Guainía, ĝi ricevas la nigrajn akvojn (sed purajn) de la rivero Inírida, ĉe El Coco.

Dum granda parto de ties fluado, la rivero limigas la kolombiajn regionojn Orinokio kaj Amazonio. Dum jaroj la riveroj estis ĉirkaŭita de ĉerivera arbaro kaj bordita de tropikaj ĝangaloj, sed la antaŭeniro de brutobredado limigis la arbarojn kaj etendis la savanojn. Borde oni kultivas ĉiajn tropikajn produktojn, ĉefe kakao. Estas ĉefe riĉa en fiŝkaptado.

Eksteraj ligiloj redakti