Rivero Kaketao

rivero en Kolombio kaj Brazilo

La rivero JapuraoKaketao estas rivero ĉirkaŭ 2 816 km longa (kelkaj fontoj indikas 2 414 km) fluanta kiel Kaketao (Caquetá [kaketA] en hispana, el Andoj al sudoriento de Kolombio. Ĝi fluas sudorienten al Brazilo, kie ĝi estas nomita Japurá [ĵapurA]. Tiu rivero eniras al la Amazona Rivero tra reto de kanaloj. Ĝi estas navigebla pere de malgrandaj boatoj en Brazilo.

Rivero Kaketao
rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 820 km
Akvokolekta areo 267 730 km²
Averaĝa trafluo 18 620 m³/s
Fluo
Geografio
Landoj Brazilo
Regionoj [[]]
Map
vdr
Mapo de la Amazonia Baseno kun la rivero Kaketao merkita

La rivero estas hejmo al ampleksa vario de fiŝoj kaj reptilioj, kiaj enormaj katfiŝoj kiuj pezas ĝis 91 kg kaj estas ĝis 1,8 m longaj, piranjoj, testudoj, kaj kajmanoj. Ĝi utilas ankaŭ kiel ĉefa transportejo, fare de kanuoj, motorboatoj, kaj enlanda ŝipo konataj surloke kiel lanchas [lAnĉa].

Multe el la ĝangalo tra kiu la orienta Kaketao origine fluis estis klarigita for paŝtejoj, kampoj de rizo, maizo, manioko, kaj sukerkano, kaj en la pasintaj jardekoj, partikulare por kokao.

Okcidente de la Rio Negro, la rivero Solimões (kiel nomiĝas la amazona supra brazila fluo) ricevas tri pliajn akvejojn el nordokcidenta Japurao, la Içá (menciita kiel Putumajo antaŭ eniri en Brazilo), kaj la Napo. La Kaketao, post iĝi Japurao, fluas en kolombiaj Andoj, kaj preskaŭ tuŝas la fontojn de la Magdalena Rivero, kaj plialtigas sian kvanton el multaj branĉoj dum ĝi fluas tra Kolombio.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti