La Rivero Mawddach (en kimra Afon Mawddach) estas rivero en Norda Kimrio kiu havas sian fonton en ampleksa areo de norde de Dduallt en Snowdonia. La rivero estas tre branĉeca kaj multaj el la gravaj alfluantoj estas de simila grando kun la ĉefa rivero. La akvokolekta areo estas limigita oriente de la masivo Aran Fawddwy kaj okcidente kaj norde de la zono de Harlech kiu formas basenon ĝuste sude de Llyn Trawsfynydd.

Rivero Mawddach
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Regionoj Gwynedd
vdr
Orserĉado ĉe la Rivero Mawddach ĉe Coed-y-Brenin.

Ĉefaj alfluantoj el okcidento estas la jenaj:

  • Afon Cwm Mynach kiu kolektas el Llyn Cwm Mynach ĉe Rhinogydd.
  • Afon Gamlan kiu kuniĝas ĉe Ganllwyd post kruta valo tra antikvaj arbaroj de kverkoj antaŭ descendi al la ĉefa rivero ĉe Rhaeadr Ddu (Nigraj kaskadoj). Tiu valo estis unu el plej gravaj areoj por muskoj kaj hepatikoj en suda GB.
  • Afon Eden, drasre tuŝita de industriiĝo en la pasinto inklude oroserĉadon.
  • Afon Gain - granda alfluanto simile tuŝita.
  • Afon Wen kiu alfluas sude de Gain estas simila sed pli malgranda.
  • Afon Wnion estas ĉefa alfluanto el oriento kiu ekvokolektas el granda areo ĉe Aran Fawddwy

Ĉe Dolgellau la rivero eniras ampleksan kaj sablecan estuaron de granda belo. Ĉe ties elfluo estas urbo Barmouth kaj ties fervoja ponto.