Rivero TamriŬed Tamri estas rivero de okcidenta Maroko kiu elfluas en la Atlantikan Oceanon ĉe la vilaĝo Tamri. La fluo iĝas malrapida fine de somero antaŭ la komenco de la pluvsezono. Ĝis ĵuse oni supozis, ke la Norda kalvibiso survivas en naturo nur en Maroko ĉe la Nacia Parko Souss-Massa (338 km²) kie estas tri kolonioj, kaj ĉe la elfluo de la najbara rivero Tamri, kie estas unu kolonio enhavanta preskaŭ duonon de la afrika reprodukta populacio, kun kelkaj movoj de birdoj inter tiuj du lokoj.[1] La akvoj de la rivero Tamri estas tre alkalaj kaj modere malpuraj pro fajnaj sedimentoj el la montara tereno orienta. Aŭtunaj niveloj de pH estis mezuritaj ĉe la gamo de 9.6[2]

Referencoj redakti

  1. birdlife.org. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2012-07-19.
  2. C. Michael Hogan, Surface Water Quality in Morocco, Lumina Technologies, (2006)