La Riverparulio (Phaeothlypis rivularis) estas birdospecio de la familio de la Paruliedoj kaj genro Phaeothlypis, iame enmetita kun la ununura samgenrano en Basileuterus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Riverparulio
Riverparulio
Riverparulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Phaeothlypis
Specio: 'Ph. rivularis'
Phaeothlypis rivularis
(Wied, 1821)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas je malaltaj niveloj ĉe akvo en arbaroj. Ties teritorio inkludas tri disajn populaciojn, kun unu (P. r. mesoleuca) en orienta Amazonio de Brazilo, Gujanoj, kaj suda kaj orienta Venezuelo, la dua (nomiga subspecio) en la Atlantika arbaro de sudorienta Brazilo, orienta Paragvajo kaj pleja nordorienta Argentino, kaj la fina populacio (P. r. bolivianus) en Yungas de Bolivio.

Tiu specio havas olivecajn suprajn partojn kun malhelbruna kapo kie videblas sablokoloraj superokula strio kaj pli svaga subokula strio videblas ĉefe subokule. La vango estas pli heloliveca kaj la gorĝareo blankeca dum la subaj partoj estas el blankecaj al sablokoloraj kun brunflava nuanco ĉe flankoj. La kruroj estas helflavaj.

Referencoj redakti