Rivno

urbo en Ukrainio

Rivno (ukraine Рівне [Rivne], ruse Ровно [Rovno], litove Rivnė, pole Równe, germane historie Röwne [nun Riwne] kaj jide ראָוונע) estas historia urbo en okcidenta Ukrainio. Ĝi estas la administra centro de la rivna provinco ("oblasto"), mem estas urba distrikto ene de la provinco kaj krome estas la administra centro de la rivna distrikto kiu ĉirkaŭas la urbon.

Rivno

emblemo

urbo de provinca signifo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 33000–33499
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 245 289  (2021) [+]
Loĝdenso 4 229 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 37′ N, 26° 15′ O (mapo)50.61972222222226.251388888889Koordinatoj: 50° 37′ N, 26° 15′ O (mapo) [+]
Alto 136 m [+]
Areo 58 km² (5 800 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Rivno (Rivna provinco)
Rivno (Rivna provinco)
DEC
Rivno
Rivno
Situo de Rivno
Rivno (Ukrainio)
Rivno (Ukrainio)
DEC
Rivno
Rivno
Situo de Rivno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rivne [+]
vdr

La urbo estas grava transporta nodo, kun internacia flughaveno, densaj fervojaj konektoj kaj aŭtovojoj al la urboj Bresto (Belorusio), Kievo kaj Lvivo (la lastaj du urboj estas konektataj al Rivno per la Eŭropa ŝoseo 40). Krome jam historie la mezepoka Reĝa Vojo inter Hispanio kaj Rusio kondukiĝis tra la urbo.

Laŭ stato de la jaro 2010, en la urbo vivis proksimume 247 750 loĝantoj.

Historio redakti

Rivno unuafoje skribe menciiĝis en 1283 kiel unu el la loĝlokoj de la reĝlando Galicio-Volinio. De la dua duono de la 14-a jarcento ĝi estis sub la rego de la Granda Duklando de Litovio, kaj ekde 1569 de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (Pollando-Litovio). En 1492 Rivno ricevis urborajtojn laŭ la magdeburga juro. Kadre de la disdivido de Pollando-Litovio, la urbo en 1793 iĝis parto de la Rusia Imperio.

Dum la Unua Mondmilito kaj la ĥaosa periodo posta, la urbo estis mallonge sub rego de la germana, ukraina, bolŝevisma kaj pola armeoj. En aprilo-majo 1919 la urbo mallonge estis la ĉefurbo de deklarita "Ukraina Popola Respubliko". Fine de la konflikto, akorde al la Traktato de Rigo el 1921, la urbo iĝis parto de Pollando.

En 1939, rezulte de la Molotov-Ribbentrop-pakto kaj la rea dispartigo de Pollando, Volinio estis okupita fare de la ruĝa armeo de Sovetunio. Samjare la urbo iĝis la centro de novkreita rivna provinco en Ukraina SSR. En junio 1941 Rivno estis okupita fare de la armeo de Tria Regno: tiam, proksimume duono de la urbanaro estis judoj, kiuj ĝis julio 1942 estis murditaj. La 6-an de novembro laŭ ordono de la komisaro de Tria Regno Erich Koch la operaca grupo SS komencis en arbaro Sosenki murdi judojn el la urbo — dum du tagoj ekstermis 17 000, kaj la ceterajn 10 000 fermis en geto. En februaro 1944 la urbo estis reokupita fare de la ruĝa armeo de Sovetunio, kaj restis parto de Ukraina SSR ĝis ties disfalo en 1991.

Naskiĝintoj en Rivo redakti

Partneraj urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti