Rizo kaj fazeoloj (hispane diverse nomata: arroz y habas, arroz con habichuelas, arroz con frijoles; portugale: arroz e feijão aŭ feijão com arroz, haitie: diri ak pwa) estas tre populara plado ĝenerale en Latinameriko (kun la escepto de Ĉilio) kaj ĉefe popularega en Karibio same kiel en komunumoj de karibianoj en aliaj mondopartoj.

Rizo kaj fazeoloj servita en hotelo de Brazilo. La plado estas akompanata kun viando, pano, ovoj, legomoj, ktp.

Konsiderante la bazan naturon de ĝiaj ingrediencoj, rizo kaj fazeoloj ekzistas en multaj regionoj de la mondo sed ĉi tiu artikolo temas pri la plado de Ameriko.

La plado kutime konsistas el blanka rizo akompanita de brunaj, ruĝaj aŭ nigraj, sekaj fazeoloj (tipe Phaseolus vulgarisVigna unguikulata) kaj harditaj laŭ diversaj manieroj. Malsamaj regionoj havas malsamajn preferojn. En Brazilo, ekzemple, nigraj fazeoloj estas pli popularaj en Rio-de-Ĵanejro, Suda Rio-Grando kaj Sankta Katarino, dum en la plej multaj aliaj regionoj tiuj estas plejparte nur uzitaj en Feijoada. La specialaĵo de Nov-Orleano konata kiel "ruĝaj fazeoloj kaj rizo" ofte estas akompanataj de flanko de fumaĵita kolbaso aŭ rostita porkkotleto. Konata manĝaĵo de Surinamo estas BB met R (Brunaj fazeoloj kun rizo).

En multaj areoj, rizo kaj fazeoloj ofte estas servitaj flank-al-flanke prefere ol kune miksita. Aŭ alia maniero, ili povas esti konsideritaj manĝo aŭ kiel kromplado por akompani ĉefan pladon de viando aŭ kokidaĵo. Viando aŭ aliaj ingrediencoj foje estas metitaj en la rizon kaj fazeoloj aŭ (malpli ofte) miksitaj en ĝi.