Rizomo

subgrunda parto de planto

Rizomo estas ia ajn subtera, radikosimila modifiĝinta tigo, el kies malsupra parto aperas radikoj. Ĝi oftas ĉe la ĉiujaraj plantoj kaj servas la printempan denovan ekkreskon. Ĝi havas kutimajn aŭ akcesorajn burĝonojn kaj ofte skvamosimilajn subfoliojn. Rizomon havas ekz. zingibro aŭ majfloro (konvalo).

rizomo de zingibro
rizomo de kurkumo
konvalo

Vidu ankaŭ redakti