Robert GARNIER, franca dramisto kaj poeto (1544 - 20-a de septembro 1590).

Robert Garnier
Persona informo
Robert Garnier
Naskiĝo 30-an de novembro 1544 (1544-11-30)
en La Ferté-Bernard
Morto 20-an de septembro 1590 (1590-09-20) (45-jaraĝa)
en Le Mans
Tombo chapelle du cimetière du Luart vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgo • poeto-juristo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert Garnier naskiĝis ĉe La Ferté-Bernard (Sarthe) en 1545. Dum li studis la juron ĉe Tuluzo li estis premiata pro poemoj. Li komencis labori kiel juristo en Parizo, kaj akiris grandan reputacion pro sia oratorado. Li iĝis magistrato en Maine, la distrikto kie li naskiĝis. La juro estis lia kariero, kaj la literaturo estis flank-okupo. Tamen la samepokuloj tuj rekonis lian literaturan talenton.

Frua poemaro Les Plaintes Amoureuses (La Amaj Plendoj) estas perdita. En 1576 li eldonis Himnon al la Monarkio.

Hodiaŭ estas kiel tragedia dramisto ke li plej famas. Li estis inspirata de la dramoj de Seneko la pli juna: ĝenerale la verkoj konsistas el serio de paroladoj kaj lirikaj ĥoraj versoj. Pli gravas la vortoj ol la agoj. Plejparte li elektis temojn el la historioj de antikvaj Romo kaj Grekio.

Porcie, pri la mortoj de Brutus, Cassius kaj Procia, estis eldonata en 1568 kaj enscenigita en 1573. Ĝin sekvis Cornélie kaj Hippolyte (1573), Marc-Antoine (1578), La Troade (1579), kaj Antigone (1580). Aperis en 1582 la tragikomedio Bradamante, kie li uzis temon el la poemo Rolando Furioso de Ariosto, kaj en 1583 la tragedio Les Juives pri la venĝo de Nebukadnecaro kontraŭ Zedekiah reĝo de Judeo kaj lia familio.

Li forte influis la anglan dramon de la malfrua deksesa jarcento. Thomas Kyd tradukis Cornélie kaj la Grafino de Pembroke verkis version de Antigone. En la Francio mem li estis eble la plej grava antaŭulo de Pierre Corneille kaj Jean Racine.