Robert Graves

angla poeto kaj romanisto

Robert GRAVES (n. la 24-an de julio 1895, m. la 7-an de decembro 1985) estis angla poeto, romanisto kaj tradukisto.

Robert Graves
Persona informo
Robert Ranke Graves
Naskonomo Robert von Ranke Graves
Naskiĝo 24-an de julio 1895 (1895-07-24)
en Wimbledon
Morto 7-an de decembro 1985 (1985-12-07) (90-jaraĝa)
en Deià
Tombo Deià vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater King's College School • St John's College • Charterhouse School • Copthorne Preparatory School • Hillbrow School vd
Familio
Patro Alfred Perceval Graves vd
Patrino Amalie von Ranke vd
Gefratoj Philip Graves vd
Edz(in)o Nancy Nicholson • Beryl Pritchard vd
Infanoj Lucia Graves • Tomás Graves • Jennifer Graves • David Graves • Catherine Graves • Samuel Graves • William Graves • Juan Graves vd
Profesio
Okupo poeto • romanisto • tradukistodramaturgoscenaristo • universitata instruisto • militisto • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • mitologo • verkisto • theatre critic vd
Laborkampo literaturscienco vd
Aktiva en Oksfordo vd
Verkado
Verkoj Mi, Klaŭdio ❦
La Blanka Diino ❦
La Grekaj Mitoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la filo de Alfred Perceval Graces (anglo-irlanda ŝtatoficisto kaj aŭtoro de baladoj) kaj Amalie von Ranke, nevino de la germana historiisto Leopold von Ranke.

Vivo redakti

Li naskiĝis en Wimbledon (distrikto de Londono) kaj studis ĉe St John's College (Oksfordo). Komence de la unua mondmilito li eniris la britan armeon kiel oficiro. Dum la batalo ĉe la Somme (1916) li tre grave vundiĝis (la instancoj eĉ raportis lian morton) sed iom post iom resaniĝis. Estis paciento en Somerville College (Oksfordo). Krom mallonga periodo en Francio, li pasigis la reston de la milito en Anglio.

Li estis amiko de la poeto Siegfried Sassoon, kiu heroe militis sed en 1917 faris publikan kontraŭmilitan deklaron. Robert Graves timis ke estus militproceso, kaj persvadis la armeajn instancojn ke Sassoon suferas pro obus-ŝoko (pro kiu Robert Graves mem iom suferis).

En 1918 Robert Graves edziĝis al Nancy Nicholson, fratino de la angla pentristo Ben Nicholson. Post la fino de la milito li revenis al St John's College por fini siajn studojn. Poste li malsukcese estris malgrandan butikon, antaŭ iĝi instruisto ĉe la universitato de Kairo. Tie lin akompanis lia familio kaj la poeto Laura Riding. Dum mallonga loĝado en Londono li kaj sia edzino disiĝis: Robert Graves kaj Laura Riding translokiĝis al Majorko. En 1936, komence de la Hispana Enlanda Milito, ili revenis al Anglio. En 1939 ili denove translokiĝis, al Pensilvanio, Usono.

Post reveno al Anglio, Robert Graves havis am-aferon kun Beryl Hodge, la edzino de Alan Hodge kun kiu Graves kunlaboris pri du libroj. Li edziĝis al Beryl en 1946, kaj li denove translokiĝis al Majorko la saman jaron. Tie Graves pasis la plejparton de la resto de sia vivo. Li mortis post longa malsano kaj malrapida mensa malplifortiĝado. Li kaj Beryl Hodge entombiĝis en Majorko.

La 11-an de novembro 1985, en Abatejo Westminster, senvualiĝis monumento memore al dek ses militpoetoj, inter kiuj estis Robert Graves.

Verkoj redakti

Li akiris fruan famon pro poemoj pri la Unua Mondmilito. Poste li verkis multajn poemarojn, kies enhavoj plejparte traktis la temon de amo. Liaopinie liaj poemoj estis la plej grava parto de lia verkaro, sed ili estas malpli konataj ol pluraj prozaj libroj. En multaj poemoj li uzis tradiciajn vers-formojn kaj li ne estis modernisma poeto.

Liaj ĉefaj prozaj verkoj estas:

  • Goodbye to All That (1929, reviziita 1957), kontraŭmilita priskribo de vivo en la tranĉeoj de la Unua Mondmilito.
  • I, Claudius (1934) kaj Claudius the God (1935), romanoj pri la romia imperiestro Klaŭdio, kiuj inspiris televidajn seriojn kaj famigis la verkiston.
  • Count Belisarius (1938), romano pri la bizanca generalo Belisario.
  • The White Goddess (1948), malsimpla verko pri la rilato de mitoj kaj poezio.
  • The Greek Myths (1955), ampleksa verko pri greka mitologio.