Robert KELLS (n. la 7-an de aprilo 1832 - m. la 14-an de aprilo 1905) estis brita militisto kaj ricevinto de la Viktoria Kruco, unu el la plej prestiĝaj britaj medaloj kutime atribuita pro milita kuraĝo.

Vivo redakti

Kells estis 25-jara kaj lanc-kaporalo en la 9-a Regimentoj de Reĝinaj Lancistoj, dum la hindia ribelo de Sipajoj, kiam okazis la jena faraĵo la 28-an de septembro 1857 en Bolandshahr: li defendis kontraŭ granda nombro da malamikoj sian komandantan oficiron, Kapitanon Drysdale, kiu estis kuŝanta en strato kun frakasita osto, post kiam lia ĉevalo estis kripligita de pafo. Kells restis ĉe li, ĝis ne plu estis danĝero.

Li poste aniĝis al la 1-a Bengalia Regimento de Eŭropa Malpeza Kavalerio kaj atingis la rangon de serĝento. Li emeritiĝis en 1868 kaj estis nomumita kiel Yeomen of the Guard (la persona gardistaro de la reĝino) la 1-an de januaro 1881. Lia Viktoria Kruco nun videblas en la Muzeo kaj artgalerio de Derby.

Eksteraj ligiloj redakti