Robert Allan Monroe (naskiĝis la 30-an de oktobro 1915, mortis la 17-an de marto 1995) – usona parapsikologo, aŭtoro de trilogio pri spertoj nomataj "ekster la korpo" (OBE – out-of-body expeirence), en kiu li priskribis siajn travivaĵojn en tiu ĉi alia stato de la konscio. Robert Monroe loĝis en Virginio, estis entreprenisto, proprietulo de radioricevilo. Li estis raciisto, kiu tamen radikale ŝanĝis sian mondkoncepton. En 1958 li spertis siajn unuajn vojaĝojn "ekster la korpo". La timo, kiun komence sentis, kun fluo de la tempo ŝanĝiĝis al interesiĝo, kiu puŝis lin al pluaj esploroj de tiu ĉi alia mondo. Poste Robert Monroe fondis sian esplorcentron Monroe-Instituton, en kiu prilaboris kunmetaĵojn de sonsurbendigoj nomataj Hemi-Sync (angle Hemispheric Synchronisationsinkronigo de la cerbaj duonsferoj). La sonoj ebligas sinkronigon de la cerbo-ondoj permesante atingi aliajn statojn de la konscio, interalie de OBE. Li forpasis en la aĝo de 80 jaroj per natura morto.

Robert Monroe
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1915 (1915-10-30)
en Leksingtono
Morto 17-an de marto 1995 (1995-03-17) (79-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Ohia Ŝtata Universitato vd
Profesio
Okupo scenaristoentreprenistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Publikaĵoj redakti

  • Journeys Out of the Body (unua eldono). Garden City, Doubleday, Nov-Jorko 1971, p. 297. ISBN 0385008619. OCLC 207277.
  • Far Journeys (unua eldono). Garden City, Doubleday, Nov-Jorko 1985, p. 290. ISBN 0385231822. OCLC 11755227.
  • Ultimate Journey (unua eldono). Garden City, Doubleday, Nov-Jorko 1994, p. 303. ISBN 0385472080. OCLC 28721578.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti