Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Robert Louis Stevenson.

Robert Stevenson (sti'vensn) estis skota kemiisto analiza (fero, ŝtalo) kaj esperantisto. Li naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1874 en Coatbridge, orienta antaŭurbo de Glasgovo, kaj en 1905 iĝis "E-isto N-ro 12470". Ekde la jaro 1910 li estis delegito de UEA, kaj inter la jaroj 1925 kaj 1927 estis prezidanto de la Skota Esperanto-Federacio. Li instruis Esperanton dum 20 jaroj.

Robert Stevenson
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1874 (1874-08-08)
en Coatbridge, orienta antaŭurbo de Glasgovo,   Skotlando
Morto la ekzakta mortodato ne konatas
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr