Roberto Carlos

brazila kantisto

Roberto Carlos Braga (* 19-an de aprilo 1941 en Cachoeiro de Itapemirim, Espírito Santo) estas brazila kantisto kaj aktivas kiel tia ekde 50 jaroj.

Roberto Carlos
Persona informo
Naskonomo Roberto Carlos Braga
Aliaj nomoj Roberto Carlos
Naskiĝo 19-an de aprilo 1941 (1941-04-19) (82-jaraĝa)
en Cachoeiro de Itapemirim
Lingvoj portugala
Loĝloko Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Patrino Laura Moreira Braga
Edz(in)o Myrian Rios
Amkunulo Maria Gladys • Maria Stella Splendore
Infano Rafael Carlos Torres Braga
Okupo
Okupo kantistokomponistopianistokantoverkistokantaŭtoroaktoro • diskografa artisto
TTT
Retejo http://robertocarlos.globo.com
vdr
Roberto Carlos dum la 1970-aj jaroj.

Vivo redakti

Komence de sia kariero li estis ega adepto de Elvis Presley kaj faris tiel ankaŭ rokenrolo-muzikon. En la 1960-aj jaroj li kunlaboris en tri filmoj, kiuj ege orientiĝis je la filmoj de The Beatles. Tiutempe li estis junulara idolo en Brazilo.

Ekde la 1970-aj jaroj li transiris ekde la rokmuzika stilo en la amkantan ĝenron, al kiu li restis fidela ĝis nun. Per siaj altromantikaj, sentemaj tekstoj kaj melodioj li akiris al si treegan anaron en tuta Latinameriko, Hispanujo, Portugalujo kaj Italujo. Kelkaj kantoj estis tradukitaj ekde la portugala en la hispanan, ĉar tiuj tiamaniere pli bone vendiĝis en la hispanlingvaj landoj.

Pli ol 100 milionojn da sonportiloj li ĝis nun povis vendi tutmonde. Per tio li estas la plej sukcesa brazila muzikisto el ĉiuj epokoj.

Li regulrevene gastas en la brazila televido. Krome ĉiujare dum printempo li prezentas koncerton por invititaj gastoj sur la krozadoŝipo Costa Fortuna.

La patrino de la samnoma piedpilkisto (de Corinthians São Paulo) estis ano de Roberto Carlos, tial ŝi nomis sian filon laŭ li.

Al liaj plej famaj pecoj apartenas inter aliaj: "Amigo", "Detalhes", "Café da Manhã", "Cama e Mesa", "Jesus Cristo" kaj "Emoções"

Eksteraj ligiloj redakti