Roberto Grosseteste

(Alidirektita el Roberto Grossatesta)

Roberto GROSSETESTE, dirita ankaŭ Roberto de Lincoln, estis angla franciskano levita al episkopo de Lincoln, erudiciulo, verkisto, teologo, scienculo kaj ŝtatisto. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1168, kaj forpasis en 1253.

Roberto Grosseteste
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1168
en Stow, Suffolk
Morto 8-an9-an de oktobro 1253 (ĉ. 85-jaraĝa)
en Buckden, Huntingdonshire
Tombo Lincolnshire vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Oksfordo vd
Profesio
Okupo teologo • filozofo • matematikisto • fizikistoastronomo • natursciencisto • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
Verkado
Verkoj Le chasteau d'amour vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Liaj vivo kaj agado okazis tra tiu epoko kiun oni nomas ankaŭ praa ekrenesanco, nome kiam Eŭropo ĉevale de la 11-a kaj 12-a jarcentoj estis vekigita de homoj kiel Gerbert d'Aurillac, papo Silvestro la 2-a, kiu favoris la uzon de la arabaj ciferoj (kies uzon li konis dum sia restado en Barcelono), de la abako kaj astrolabo, Petro Abelarbo kaj aliaj. Tiam la intelektulaj centroj de Eŭropo estis Skolo de Chartres, Parizo kaj Oksfordo: tiu lasta donis al Eŭropo la franciskanon Roger Bacon, kies sciencaj inklinoj tamen ne eliris el sia lando.

 
Roberto Grosseteste

Li stude formiĝis en Oksfordo kaj en la universitato de Parizo, kie li en 1224 estis elektita kanceliero; en 1230 li ekinstruis en franciskana Oksforda studium (el kiu eliros 20 jarojn poste Roger Bacon). Pasie interesita por la greka lingvo, pri kiu li kuraĝigis la lernadon, mem tradukis al la latina la verkon Etiko al Nikomako kaj la verkojn de Pseŭdo-Dionizio la Areopagano, efektivigis diversajn komentariojn pri verkoj de Aristotelo, kaj alvenigis al Oksfordo el diversaj landoj erudiciulojn aparte grekajn por plibone specialigi tiun universitaton. El siaj observoj li konfirmis la ekzaktecon de la ptolomea doktrino de la sfereco de la tero, sfereco kiun li trovas ankaŭ rilate la planedojn.

En 1235 li estis nomumita episkopo de Lincoln.

Erudiciulo redakti

Optiko redakti

 
Optikaj studoj de De multiplicatione specierum de Roger Bacon. La diagramo montras lumon refraktita per akvo en sfera ujo.

En sia verko De luce (Pri la lumo), Roberto Grosseteste konsideras la lumon kiel origino de ĉio: de la lumo videbla (lumen), varmo kaj materio. Li disvolvas teorion laŭ kiu la tuta fizika mondo, kiu povas esti priskribita pere de la geometrio, havas originon, kiel laŭ iuj pensigus la unua ĉapitro de la Genezo, el simpla eta lumo, kiun li imagas kiel materian elementon malsame la tiamaj teorioj.[k 1]

Profitinte de la optiko de Ibn al-Haytham, li esploris rektajn radiojn, reflektitajn radiojn, derivitajn radiojn. Li interesiĝis pri la formiĝo de la Ĉielarko (De iride) kaj laborpenis sur lensoj kaj speguloj. Li tiel malkovras ke la lensoj ne nur taŭgas por centri la fokuson sed ankaŭ ke ili simple povas funkcii kiel lupeo; li ekas studojn pri la luma refrakto tra sfera ujo plenigita je akvo (De natura locorum). Tiuj studoj estas konsiderataj kiel la origino de, kvankam neperfekta, optika regulo: “La angulo de refrakto estas egala al la duono de la incida angulo”.

Intertempe, pri koloroj en sia verko De colore, li longe pritraktas pri la malsama konsisto de la blanko kaj de la nigro, kaj pri la sep fundamentaj koloroj: por ĉiu el ili li elstarigis karakterojn.

Kaj precipe ĉi-okaze ke li asertis ke la sciencon oni konstruas per la sperto kiun li alproksimigas al eksperimento: en tio li komencis trakuri la vojon kiun perfektigos Galilejo.

Matematiko redakti

Inter la sciencoj Grosseteste trovis ke la matematiko estas baza por ĉio, kaj li interesiĝis precipe pri geometrio (De lineis, angulis et figuris) kaj pri astronomio (Theorica planetarum, De accessione et recessione maris). Li plezuriĝis disvolvi la koncepton pri senfino asertante ke certaj senfinoj estas malpli senfinaj ol aliaj kaj ke ĉiu senfino estas kvante mezurebla: intuicio kies sciencaj ĝusteco kaj valoro estos matematike montrataj de Georg Cantor per la kazo de la senfino de la nombroj reelaj pli granda de tiu de la nombroj entjeraj.

Filozofio kaj teologio redakti

Lia aparteco kiel filozofo konsistas en la intuicio ke la volo devas esti preferata en la filozofia kaj teologia spekulativadoj aŭ okazas per tiu vojo ke oni povas malpli malfacile penetri en la Dia Esenco. Tiu lia intuicio fariĝos premiso de la franciskana skolo de “volismo” (Duns Skoto kaj Bonaventura) laŭ kiu karakteroj de la volo estas pli taŭgaj vojoj por kompreni la dian esencon ol la intelektismo de la dominikana skolo (Sankta Tomaso de Akvino).

En li, do, pli valoras, laŭskole dirite, la trajtoj de la affectus (sento, koro) ol tiu de la trajtoj de la aspectus (vido, difino).

Alia lia aparteco konsistas en la granda graveco kiun li atribuas al la lumo kiu por li estas la komenco de ĉio: reflekto de tiu principo transdoniĝas al lia doktrino de la dia iluminado en la kredago (doktrino plidisvolviĝonta poste en Bonaventura).

Lia pensado emerĝas el nombraj komentarioj pri bibliaj libroj kiel pri la psalmaro, Leteroj de Paŭlo kaj leĝoj de la Malnova Testamento. Liaj komentarioj pri Aristotelo, aparte pri la fiziko, signos la interpreton pri tiu filozofio-fiziko longatempe en Okcidento.

Aparta lia priprizika intuicio igas lin konsidentinda ĉe modernuloj. Kiel sciate, la lumo ŝajnis al multaj teologoj kiel dia atribuo, kapabla analoge reprezenti Dion pro ĝiaj ŝajna nekorporeco kaj beleco kaj kapablo montre riveli, kaj pro ĝia difuzeco (al kiu inspiriĝis la gotikaj katedraloj). Hehazarde, eble, tiutempe Roberto Grosseteste kaj komentisto pri la Genezo, hebrea Namanido (1194–1270), teoriigas kosmogonian hipotezon kiu similas al la hodiaŭa Bigobango (F. Agnoli, Roberto Grosseteste. La filosofia della luce, ES, Bologna, 2007). Grosseteste notas ke la unua vorto de Dio en la Biblio, multe antaŭ la kreado de la suno kaj astroj, estas “estu la lumo!” (Gn 1,3). Simile al Namanido, li, surbaze de prifizikaj kaj primetafizikaj rezonadoj, deduktas ke Dio estus kreinta dekomence substancon analoge similan al si laŭ unikeco kaj simpleco, nome infinitezima punkto de lumo-energio kapabla ekspansiiĝi kaj doni vivon la la unuverso.

El tia teorio la du teologoj deduktis kelkajn evidentajn konkludojn: a) la mondo ne estas eterna ĉar ĝi naskiĝis, b) la tempo estas neabsoluta ĉar ĝi komencis ekzisti kiel rilato inter la luma movo kaj la spaco kreita de ties ekspansio. c) La spaco estas finita ĉar ĝi komenciĝis en determinita momento kaj daŭrigas plilarĝiĝi pro la persista ekspansio de la universo. Deduktendas, do, ankaŭ ke la kaŭzo de la mondo, nome Tiu Kiu estigis la unuatempan luman punkton, estas ekstere de la tempo kaj de la spaco kaj, do, pura spirito.

El la komuna origino de la tuta materio, el la praeksplodo, daŭrigas Grosseteste, descendas ankaŭ necesa fizika kaj matematika unueco de la universo, kiu igas ĝin konebla laŭ samaj manieroj kaj, plue, malkonfirmas la malsamecon inter la tera fiziko (la kvar elementoj) kaj la ĉiela fiziko (kvintesenco) propra de la pagana sistemo aristotela-ptolomea (malkovro kiun eksperimente pruvos vera Galilejo).

Literaturisto redakti

Krom la menciitaj komentarioj, al li la historio asignas ankaŭ alegorian poemon, en angla normanda lingvo, pri la kreado de la mondo kaj elaĉeto de la homo, titolita Le chastel d'amors (Kastelo de amo) kaj aliajn verkojn pri la kortega etiketo kaj iujn mallongajn teologiajn verkojn kolektitajn sub la titolo Hexameron.

Episkopo redakti

 
Roberto Grosseteste

Elektita episkopo de Lincoln en 1235, li tuj engaĝiĝis en morala kaj disciplna reformo de la diocezo. Tio ekkonfliktiĝis kun nombraj solidiĝintaj situacioj kiuj vidis lian agadon entrudiĝo en aferojn de la privata sfero. La konflikto tiom akriĝis kaj longdaŭris ke ĝi finiĝis antaŭ la papa kortego, tiam aganta en Liono, kiu aprobis la konduton de Grosseteste (1245),

Lia reforma programo laŭiris la spiriton de Thomas Becket. Sed liaj elektoj kunigitaj kun impeta karaktero, kovris sian episkopan zorgon per kontrastoj, ne ĉiam neeviteblaj, kaj kun la reĝoj kaj kun la baronoj kaj foje kun la Roma Kurio. Antaŭ la reĝo li defendis siajn rajton kaj devon de obeado al la papo, antaŭ la papo, en malsamaj cirkonstancoj, defendis la rajtojn de la reĝo aŭ de la angla klerikularo. Li rezistis al la papo kiam tiu ĉi ordonis al la angla klerikularo finance helpi la krucmiliton, entreprenitan de la reĝo, per 10% de la beneficaj rentoj; li rezistis la reĝon pretendantan enmiksiĝi en aferoj ekleziaj.

Li kontrastis ankaŭ kun la franciskana ordeno, kies membro iam li estis: kiel episkopo, li subtenis, li definitive eliris el la jurisdikcio de la ordeno (normo kiu poste trovos postenon en la kanona juro). En letero al la papo Inocento la 4-a, tiun ĉi li akuzas kiel kaŭzo de la ne nur financaj malfeliĉoj de Anglio pro tropostulemaj kontribuoj pretendataj de la Roma Kurio. Dum li defendas sian klerikularon el entrudiĝoj de la reĝo, tion li faras ankaŭ fronte al la papa kurio al kiu oni devas obei nur kiam la ordonoj “estas konformaj al tiuj de Kristo”.

Ĉio tio forgesigis la plej gravan el liaj noblecoj: tiuj de la scienca kampo, kiuj estos rekonsideritaj pliposte.

Inter amikaj korespondantoj Grosseteste havis Simon de Monfort, 6-an grafon de Leicester, nobelon de Francio kaj Anglio, kiu en la milito de baronoj batalis kontraŭ la angla reĝo Henriko la 3-a.

Literaturo redakti

De Grosseteste redakti

  • Commentarius in Posteriorum Analyticorum Libros, kun itala enkondulo de Pietro Rossi, Florenco, 1981.
  • Le château d'amour de Robert Grosseteste, évêque de Lincoln, Éd. J. Murray, Paris, Champion, 1918.
  • Angla Enciklopedio (1911).

Pri Grossateste redakti

  • James McEvoy, Robert Grosseteste et la théologie à l'Université d'Oxford (1190–1250). ISBN 2204060496

Komentoj redakti

  1. Inter modernaj sciencesploroj oni rimarkigas ke Grosseteste estis la unua intuicianto de Praeksplodo (“Big Bang” angle). La dua, estos la moderna fizikista scienculo, pastro Georges Lemaître kiu teorie pruvis, efike antaŭ la fizika sciencularo, ke la universo havis komencon.

Eksteraj ligiloj redakti