Robin van PERSIE (prononco [ˈrɔbɪn vɐn ˈpɛrsi] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, naskiĝis la  6-an de aŭgusto 1983(nun 1983-08-06), do nun 40-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li kiel membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "9". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 (ĉemiza numero "22"), en kiu la nederlanda teamo estis tute nesukcesa, kaj en la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion (ĉemiza numero denove "9"), li partoprenis, en la turniro de 2014 kiel teamestro.

Robin van Persie
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1983 (1983-08-06) (40-jaraĝa)
en Roterdamo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Infano Shaqueel van Persie
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://robinvanpersie.com/
vdr
Robin van Persie en 2009