Rochefort (Charente-Maritime)

komunumo en la departemento Marborda Ĉarento de Francio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rochefort

Rochefort [ʁɔʃfɔʁ] Pri tiu ĉi sono aŭskultu estas franca komunumo, subprefektejo de la departemento Charente-Maritime, en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi havis 25 140 loĝantojn en la jaro 2010[1].

Rochefort
La placo Colbert
La placo Colbert
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Charente-Maritime
Arondismento Rochefort
Kantono Rochefort-Centro
Rochefort-Nordo
Rochefort-Sudo
Komunumaro Communauté d'agglomération du Pays Rochefortais
Urbestro Bernard Grasset (2008–2014)
Insee-kodo 17299
Poŝtkodo 17300
Demografio
Loĝantaro 25 140 (2010)
Loĝdenso 1 145,3 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 45° 57′ N, 0° 58′ U (mapo)45.94194-0.96693999999999Koordinatoj: 45° 57′ N, 0° 58′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 29 m
Areo 21,95 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime

Rochefort (Charente-Maritime) (Charente-Maritime)
Rochefort (Charente-Maritime) (Charente-Maritime)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Rochefort (Charente-Maritime) (Francio)
Rochefort (Charente-Maritime) (Francio)
DEC
Map
vdr

La nuna urbo estis kreita en 1666 laŭ ordono de Ludoviko la 14-a por konstrui grandan maran kaj armean armilejon.

Geografio redakti

 
Situo de Rochefort en la departemento Charente-Maritime.

Rochefort troviĝas ĉe la norda bordo de la rivero Charente, proksime al ĝia elfluejo, malpli ol 10 km de la Atlantika Oceano. Ĝi situas proksimume 28 km sudoriente de La Rochelle kaj 33 km nordoriente de Saintes. La najbaraj komunumoj estas Breuil-Magné, Loire-les-Marais, Tonnay-Charente, Saint-Hippolyte, Échillais, Soubise, Saint-Nazaire-sur-Charente kaj Vergeroux.


Transporto redakti

 
La transporta ponto de Rochefort

Rochefort havas stacidomon, kiu estas haltejo en regionaj linioj (TER kaj Intercités). Ĝi ebligas iri interalie al La Rochelle, Saintes, Bordeaux, Nantes kaj Quimper.

Du pontoj ebligas transiri Charente por iri al Échillais: la moderna ponto de Martrou kaj la malnova transporta ponto de Rochefort, konstruita en 1900. Ĝi estas la lasta transporta ponto en Francio, kaj ĝi estis deklarita historia monumento en 1976[2]. Hodiaŭ, piedirantoj kaj biciklistoj povas uzi ĝin.


Monumentoj redakti

 
La reĝa ŝnurejo

Krom la supremenciita transporta ponto, Rochefort havas multajn historiajn monumentojn. La plej fama estas la reĝa ŝnurejo, kie oni produktis ŝnurojn por ŝipoj en 374 metrojn longa konstruaĵo.

En Rochefort estis rekonstruata de 1997 ĝis 2012 la ŝipo Hermione, kies unua ekzemplero, ekkonstruita en 1777 en la sama loko, kondukis La Fayette al Usono.


Notoj kaj referencoj redakti

  1. Insee. Populations légales 2010 - 17299-Rochefort (france). Alirita 14-an de majo 2013.
  2. Pont transbordeur du Martrou (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 28-an de aŭgusto 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti