Rochelle Perts
Rochelle PERTS (* 20-an de marto 1992 en Helmond) estas nederlanda popkantistino. Ŝi estas la gajninto de la kvara ŝtupo de la nederlanda versio de la serĉado de talentuloj X Factor kiu de januaro ĝis junio 2011, en programo de televidsendilo RTL4, estis dissendita.
Rochelle Perts | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Rochelle Perts |
Naskiĝo | 20-an de marto 1992 (32-jaraĝa) en Helmond |
Ĝenroj | pop-muziko |
Profesio | soloa kantistino |
Aktivaj jaroj | 2011 ĝis nun |
Retejo | http://rochelle-music.nl |
Persona informo | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.rochelle-perts.com/ |
Per la venko ŝi gajnis aŭtomobilon Fiat 500 kaj diskokontrakton de Sony BMG. Tuj post la finalo ŝia debutdisko No Air (nenia aero) aperis, adapto de furorkanto de Jordin Sparks.