Roches BE

komunumo de Svislando
- La mallongigo BE en Roches BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Roches.

Roches estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 225 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Roches
Blazono de Roches
Roches
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 595818 / 239101 (mapo)47.3027777777787.3833333333333Koordinatoj: 47° 18′ N, 7° 23′ O; CH1903: 595818 / 239101 (mapo)
Nombro de loĝantoj 225
Areo 8,97 km²
Alteco 491 m super marnivelo
Poŝtkodo 2762
Komunumkodo 0704
Mapo de Roches
vdr

Geografio redakti

Roches situas en vallarĝiĝo de Birs sub la ravino de Moutier inter Moutier kaj Delemonto. La rivero Birs trafluas la komunumo de nordo al sudo oriente kaj okcidente de ĝi leviĝas la rokoj de la ĵurasaj montoĉenoj, kiujn la ravino de Birs distransĉas. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Roches mem ankaŭ la vilaĝeto Hautes-Roches, kiu situas proksimume unu kilometron okcidente de Roches sur alteco de 733 m s.m. sur teraso de la Monto de Moutier.

Trafiko redakti

Tra Roches pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Moutier al Delemonto. La stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Bazelo ne plu estas servata ja de kelkaj jaroj. Nuntempe la komunumo Roches estas konektita al la publika transportreto per la buslinio de Moutier al Delemonto. Norde de Roches ekzistas alveturejo al la svisa aŭtovojo A16.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Roches datiĝas el la jaro 1308 kiel Roschers. Dum mezepoko ĝis la Franca Revolucio Roches apartenis al la paroĥaro Moutier-Grandval, kiu siavice apartenis al la Princepiskopejo Bazelo. De 1798 ĝis 1813 Roches apartenis al Francio, unue al la departemento Mont-Terrible kaj poste al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 Roches per la Viena Kongreso estis atribuita al la Kantono Berno kaj fariĝis parto de la distrikto Moutier, kiu je la 1-a de januaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berna Ĵuraso. [1]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti