Rodney William ANSELL (19534-a de aŭgusto 1999) estis aŭstraliano el aŭstralia makisarbaro, kiu donis inspiron por la rolulo ludata de Paul Hogan en filmo Crocodile Dundee de 1986. Li estis murdita fare de polico.[1]

Li vere ekzistis. La arbarano, kiun en komedio Krokodilo Dundee rolis Paul Hogan, fakte nomiĝis Rodney Ansell. Li famiĝis pro tio, ke en la jaro 1977 li erarvagis en makiso norde en Aŭstralio, kie li estis supervivanta sep semajnojn sur malgranda insuleto ĉirkaŭigita de krokodiloj armita sole per tranĉilo kaj du hundoj.

Post tio, kiam vizitis lin du ĵurnalistoj kaj faris kun li intervjuon, estiĝis pri li eĉ kurta dokumenta filmo kaj fine eĉ libro. Tiam lian okazintaĵon rimarkis filma produktoro John Cornell. Li komencis skribi scenarion. En la jaro 1986 eliris el ĝi komedio Krokodilo Dundee kaj baldaŭ post tio ankaŭ daŭrigo.

La scenojn en la filmo, kiam la ĉefa heroo dormas en kvinstela hotelo en dormosako aŭ trinkas akvon el bideo, estas inspiritaj per veraj situacioj, kiujn Ansell travivis en Sidnejo dum propagando de sia libro. Kurioze estas, ke aktoro Paul Hogan estis tre simila al li - kunigis ilin blondaj haroj kaj bluaj okuloj.

Por honorarioj Ansell aĉetis farmon kun grego da brutaro, sed li perdis ĝin kulpe de infekto. Li perdis tri milojn da bovinoj. En la jaro 1992 li estis persekutita pro ŝtelo. La edzino divorcis el li kaj foriris de li ankaŭ liaj du filoj.

En aŭgusto de 1999 li provis enŝteliĝi en najbaran domon, dum kio li vundis du virojn. Li fuĝis kaj policistoj fermis la tutan regionon. Kiam ili atingis lin, li pafmortigis unue unun el ili kaj malaperis en la makiso. Ansell provis trabati la ĉirkaŭigon kaj komencis pafadi kontraŭ ŝosea patrolo, sed li estis pafmortigita.

Li estis 44-a jara.

Referencoj redakti

  1. 'Dundee' Ansell dies in shootout. CNN. Alirita 2006-09-05.