Rodolphe Horner
Rodolphe HORNER (mortis 62-jara en 1927 en Zuriko) estis svisa esperantisto kaj internacia sekretario de YMCA (Kristana Unuiĝo de Junaj Viroj).
Rodolphe Horner | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svislando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Disponante fundajn lingvajn konojn, li faris grandajn vojaĝojn kaj laboris en Usono, Portugalujo kaj Hispanujo por YMCA. Li estis pioniro de Esperanto en Portugalujo kaj prezidanto de la Esperanto-Grupo en Geneve. Li estis oficiala delegito de la Ruĝa Kruco ĉe Universalaj Kongresoj post la unua mondmilito.