Rohožník (distrikto Malacky)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rohožník

Rohožník [rohoĵnIk], (hungare Nádasfő [nAdaŝfO], germane Rohrbach) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky. La historia slovaka loknomo estis Rarbok.

Rohožník
hungare: Nádasfő, germane: Rohrbach
municipo
Preĝejo en Rohožník
Oficiala nomo: Rohožník
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Bratislavo
Distrikto Distrikto Malacky
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Záhorie
Montaro Malgrandaj Karpatoj
Riveroj Rohožnícky potok, Rudavka
Situo Rohožník
 - alteco 201 m s. m.
 - koordinatoj 48° 27′ 29″ N 17° 10′ 03″ O / 48.45806 °N, 17.16750 °O / 48.45806; 17.16750 (mapo)
Areo 27,445 km² (2 744,5 ha)
Loĝantaro 3 534 (31.12.2007)
Denseco 128,77 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Taricové skaly
Unua skribmencio 1397
Plej facila aliro al Naturrezervejo Vysoká
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 906 38
Telefona antaŭkodo +421-2
Aŭtokodoj MA
NUTS 504769
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Vikimedia Komunejo: Rohožník
Retpaĝo: www.rohoznik.sk
Portalo pri Slovakio
Rohožník el rokaro Taricové skaly

Situo redakti

Rohožník situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Zohor-Plavecký Mikuláš. Malacky troviĝas je 10 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Baldaŭe keltoj alvenis. Ĝis apero de la hungaroj la loko apartenis al la Grandmoravia Regno. En 1296 la vilaĝo supozeble apartenis al fortikaĵo de Detrekő. La unua certa mencio okazis pri la vilaĝo en 1397. En la 18-a jarcento uzino pri papero ekfunkciis. En 1828 vivis tie 1140 loĝantoj en 156 domoj. En 1866 armeo de prusoj parte bruldetruis la vilaĝon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nádasfő 1344 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Malacky, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Ekde 1975 produktejo pri cemento funkcias. En 2001 vivis en Rohožník 3349 homoj (3242 slovakoj, 51 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti