Rohovládova Bělá

Municipo Rohovládova Bělá situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Cidlina kaj Elbo, ĉe ŝoseo n-ro 36 inter Chlumec nad Cidlinou kaj Pardubice, 12 km sudoriente de urbo Chlumec nad Cidlinou, 7 km nordokcidente de urbo Lázně Bohdaneč, 7 km de elveturejo n-ro 68 el aŭtoŝoseo n-ro D11 (E67) kaj 4 km de elveturejo n-ro 76. Vivas ĉi tie 596 loĝantoj (2023).

Rohovládova Bělá
municipo
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rohovládova Bělá
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Lázně Bohdaneč
Historia regiono Bohemio
Situo Rohovládova Bělá
 - alteco 263 m s. m.
 - koordinatoj 50° 06′ 17″ N 15° 36′ 21″ O / 50.10472 °N, 15.60583 °O / 50.10472; 15.60583 (mapo)
Katastro 4,43 km² (443 ha) Rohovládova Bělá
Loĝantaro 596 (2023)
Denseco 134,54 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1361
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575551
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rohovládova Bělá
Retpaĝo: www.rohovladovabela.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bukovka, Kasalice, Voleč, Vlčí Habřina kaj Vyšehněvice.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869452
1880489
1890496
1900457
1910503
1921490
JaroLoĝantoj
1930550
1950462
1961483
1970403
1980403
1991429
JaroLoĝantoj
2001436
2014577
2016589
2017596
2018600
2019607
JaroLoĝantoj
2020603
2021592
2022603
2023596

Vidindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, origine gotika, estas rememorata kiel paroĥa preĝejo en la jaro 1361, barokigita en la jaro 1768. Ĝi estas ununava, kun preskaŭ kvadrata navo kaj trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj kun prisma turo en okcidenta fronto. La presbiterejo estas volbita kruce, la sakristio pinte kaj la navo per prusa plataĵo. La ĉefaltaro estas kun spiralaj kolonoj, statuoj de Sankta Barbara kaj Sankta Agneso, figura reliefo sur menzo. Du flankaj altaroj estas en rokoka stilo. La baptujon ornamas fajfiloj kaj bildeto de bapto de Jezuo Kristo.

Evangelia preĝejo redakti

Evangelia preĝejo estas pseŭdorenesanca el la jaro 1861.

Statuoj redakti

  • Statuo de Anĝelo Gardanto, datita 1764, devenas el metiejo de I. Rohrbach. Ĝi situas en la vilaĝo ĉe la ĉefŝoseo.
  • Statuo de Sankta Johano Nepomuka estas el la jaro 1892.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti