Rohrbach bei Mattersburg

komunumo de Aŭstrio

Rohrbach bei Mattersburg, hungare Fraknónádasd, kroate Orbuh estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Mattersburg. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 2 707 loĝantoj.

Rohrbach bei Mattersburg
la moderna katolika kirko
la moderna katolika kirko
la moderna katolika kirko
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7222
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 707  (2018) [+]
Loĝdenso 178 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 43′ N, 16° 26′ O (mapo)47.70972222222216.427222222222Koordinatoj: 47° 43′ N, 16° 26′ O (mapo) [+]
Alto 266 m [+]
Areo 15,23 km² (1 523 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rohrbach bei Mattersburg (Aŭstrio)
Rohrbach bei Mattersburg (Aŭstrio)
DEC
Rohrbach bei Mattersburg
Rohrbach bei Mattersburg
Situo de Rohrbach bei Mattersburg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rohrbach bei Mattersburg [+]
vdr

Situo redakti

Rohrbach bei Mattersburg situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ fervojo SopronWiener Neustadt.

Historio redakti

Pli frue keltoj kaj romianoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1274. La turkoj detruis la komunumon en 1529, 1532 kaj 1683. Ĝis 1921 Fraknónádasd apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Nagymarton, poste al Aŭstrio (dume inter 19381945 al Germanio). En 1997 artefarita lago por baniĝi formiĝis.

Vilaĝoj pri Nádasd en Hungara Reĝlando redakti

En la nomo oni rekonas la vorton nád (=kano), pri kiu oni nomis vilaĝojn kaj komunumojn. Pro la tutlanda poŝta servo oni distingis ilin: Abaújnádasd, Árvanádasd, Csallóköznádasd, Egyházasnádas, Szepesnádasd, nun en Slovakio, Fraknónádasd nun en Aŭstrio, Borsodnádasd kaj Tornanádaska en Borsod-Abaúj-Zemplén, Mecseknádasd en Baranya, Nádasdladány en Fejér, Nádasd en Vas (Hungario), Alsónádasd, Felsőnádasd, Görgénynádas, Hadadnádasd, Nádasdia, Nádaspapfalva, Szilágynádasd nun en Rumanio.

Detaloj estas en la listo de hungaraj loknomoj kun "nádasd".

Eksteraj ligiloj redakti