La rokhirundo (Ptyonoprogne rupestris) estas eta birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae). La birdoj plejofte ne estas pli grandaj ol 15 centimetroj kaj estas proksimume samgrandaj kiel murhirundoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rokhirundo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Rokhirundoj Ptyonoprogne
Specio: Rokhirundo Ptyonoprogne rupestris
Scopoli 1769
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dum la tuta jaro rokhirundoj troviĝas sur la Iberia duoninsulo, en suda Italio kaj en Grekio. Dum la reprodukta sezono ili ankaŭ aperas en Francio, Svislando kaj la Balkano. Alimaniere dirite la specio reproduktiĝas en la montaroj de suda Eŭropo, Mediteraneo kaj suda Azio. Multaj eŭropaj birdoj estas loĝantaj nemigrantoj, sed kelkaj nordaj reproduktantoj kaj plej parto de aziaj birdoj estas migrantaj. Ili vintrumas en norda AfrikoBarato.

Bildo de Rokhirundo
Bildo de Rokhirundo
Ptyonoprogne rupestris

La rokhirundo estas 14–15 cm longa kaj iome simila laŭ kutimoj kaj aspekto al aliaj aeraj insektomanĝantoj, kiel la rilataj hirundoj kaj la nerilataj apusoj. Ĝi havas malhelbrunajn suprajn partojn kaj sablokolorajn subajn partojn, kaj montras blankajn “truojn” aŭ "fenestrojn" en la malferma vosto dumfluge; tiu vosto havas rektan bordon kaj ne forkoforman kiel aliaj genroj de la familio kiel la Bordhirundo, la Murhirundo aŭ la Kamphirundo aŭ la aliaj specioj de la genro Hirundo.

Ĝi simialaspektas al la Bordhirundo, sed la rokhirundo estas pli granda, pli malhela sube, kaj pli rimarkinde ne havas la brustozonon, dum la Bordhirundo havas iom forkoforman voston sen blankaj punktoj. Ties flugo estas rapida kaj lerta, kaj ĝi akrobatas malantaŭ la insektoj kiujn ili manĝas dumfluge. Ĝi havas larĝajn pintecajn flugilojn.

La rokhirundo (ambaŭ partneroj) konstruas kovritan neston kun formo de kvarono de sfero el koto kolektita en sia beko, kaj tie la ino demetas 3-5 ovojn. Dum pariĝado ofte okazas persekutaj ceremoniaj flugoj, dum kiuj unu el la partneroj povas preni dumfluge plumeton aŭ harbulon por donaci al la alia partnero. Ili kutime nestumas sub klifajn kornicojn en siaj montaraj habitatoj -kie foje estas ankaŭ la Alpa apuso-, sed ili rapide adaptiĝis al konstruaĵoj kaj pontoj de aŭtoŝoseoj, kie ofte kunestas kun Murhirundo, kaj krome ili loĝas el marnivelo (marbordaj klifoj ĝis altaj pintoj de PireneojBalkanoj. Ĉefe la ino kovas; kaj plej ofte kreskiĝas nur du idoj. Ili kutime ne formas grandajn reproduktajn koloniojn, sed ĝi estas gregema for de la reprodukta sezono.

Taksonomia noto redakti

La genro Ptyonoprogne estis ofte enmetita en la pli granda genro Hirundo.

Referencoj redakti

  • Turner, Angela K; Rose, Chris. (1989) A handbook to the swallows and martins of the world. Christopher Helm. ISBN 0-7470-3202-5.

Eksteraj ligiloj redakti