Roko Vélez de la Gomera

La Roko Vélez de la Gomera (35° 10′ 21.29″ N 4° 18′ 2.89″ O / 35.1725806 °N, 4.3008028 °O / 35.1725806; 4.3008028 (mapo)) estas hispania duoninsuleto ĉe norda Afriko, je 126 km okcidente de Melilo kaj je 117 km sudoriente de Ceŭto, ligita al la kontinento per mallarĝa terkolo el sablo. Ĝi havas proksimume 19.000 m2 kaj pleja alteco je 87 m super la marnivelo. Ĝi estas loĝata nur de malgranda hispana militista garnizono.

Roko Vélez de la Gomera
marfortikaĵo • pridisputata teritorio • insuloduoninsulo
marfortikaĵo • pridisputata teritorio • insuloduoninsulo [+]

Lando Hispanio

Supermara alteco87 msnm [+]
Koordinatoj35° 10′ N, 4° 18′ U (mapo)35.172222222222-4.2997222222222Koordinatoj: 35° 10′ N, 4° 18′ U (mapo)

Longo470 m
Larĝo190 m

HorzonoUTC+01:00 [+]

Roko Vélez de la Gomera (Hispanio)
Roko Vélez de la Gomera (Hispanio)
DEC
Roko Vélez de la Gomera
Roko Vélez de la Gomera
Map
Roko Vélez de la Gomera
Vikimedia Komunejo:  Peñón de Vélez de la Gomera [+]
vdr
Vido de la roko Vélez de la Gomera, ekde maroka marbordo

Ĉi tiu insulo estas unu el la militistaj enklavoj de Hispanio norde de Afriko, en la marbordo inter Ceŭto kaj Melilo, kies posedon daŭre havis Hispanio post la sendependeco de Maroko, pro la fakto ke la hispana suvereneco sur tiu insulo estis pli antikva ol la ekzisto de la maroka reĝlando kaj ĝi ne estis submetita al la protektorato. Ĝi estis unuafoje okupata de la hispanoj la 23-an de julio 1508.