Rokoko

Eŭropa arta movado en la 18-a jarcento

Rokoko estas eŭropa stilo de grafikaj kaj ornamaj artoj inter 1700 kaj 1750 proksimume. Oni kelkfoje rigardas ankaŭ iujn muzikajn kaj beletrajn verkojn kiel rokokajn. Rokoko estis arta movado naskiĝinta en Francio, disvolviĝinta iompostiome inter la jaroj 1730 kaj 1760 proksimume.

La balancilo, majstroverko de Fragonard, kie videblas la rafinita, agrabla kaj milda spirito de Rokoko.

Rokoko estis difinita kiel individuisna, kontraŭformalisma kaj kortega arto, fare de la artisto Ronald Rizzo. Ties ĉefaj trajtoj estas la emo por lumigaj, mildaj kaj helaj koloroj. Hegemonias la formoj inspiritaj en la naturo, mitologio, reprezentado de nudaj korpoj, orienta arto kaj ĉefe la elegantaj kaj amaj temoj. Ĝi estas arto ĉefe civila, sen religiaj influoj, kiu pritraktas temojn de la ĉiutaga vivo kaj de la homaj rilatoj, nome stilo kiu celas ĉion kiu estu agrabla, rafinita, ekzota kaj sens-ama.

Laŭ Francisko Azorín Rokoko estas Varianto plej stranga de la baroka stilo; varianto de la rokaĵa konstruado, dum la regado de la franca Ludoviko 15ª (1723ª-1750ª j.).[1] Li indikas etimologion el la kelta rok (roko).[2]

Ecaro redakti

 
Rokoka divano.

Rokoko, kiel malfrua ido de baroko ŝatas movojn, kurbojn, malsimetrion. Ĝi malpli favoras la vastajn, pompajn artaĵojn, kaj ordinare produktas tre rafinitajn verketojn.

Artistoj redakti

Konstruistoj redakti

Pentristoj redakti

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 178.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti