Roland Lindblom

Roland LINDBLOM (naskiĝis la 19-an de januaro 1931, mortis la 17-an de januaro 2016) estis sveda esperantisto, Honora Membro de UEA. Li estis edziĝinta al la korea-sveda esperantisto Boo Mee Kim-Lindblom.

Roland Lindblom
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1931 (1931-01-19)
Morto 17-an de januaro 2016 (2016-01-17) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Esperanto-movado redakti

Roland Lindblom esperantistiĝis en la aĝo de 16 jaroj. Pro instigo de Lindblom fondiĝis diversaj Esperanto-kluboj. En 1950 li estiĝis prezidanto de la distrikta sekcio por Okcidenta Svedio de Sveda Esperanto-Federacio. Lindblom estis kunfondinto de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo, kiu naskiĝis en la jaro 1958, kaj estis ties vicprezidanto.

En la jaro 1974 li fariĝis vicestrarano de Sveda Esperanto-Federacio, post kiam li jam du jarojn antaŭe helpis en la protokolado. En 1976 li fariĝis estrarano kaj fine en 1978 prezidanto de la sveda landa asocio.

Ekde 1953 Lindblom estis vicdelegito kaj ekde 1957 delegito de UEA, al kiu li membriĝis en 1953. De 1978 ĝis 1986 kaj de 1992 ĝis 2001 li estis komitatano de UEA kaj de 2007 ĝis 2010 li servis en ĝia Estraro. Li estis prezidanto de la LKK-oj de la Universalaj Kongresoj en Stokholmo (1980, 65-a UK) kaj en Gotenburgo (2003, 88-a UK).

Lindblom reprezentis Universalan Esperanto-Asocion en du Unesko-konferencoj en Stokholmo: en 1978 pri informado kaj en 1998 pri kulturo. En 1998 li reprezentis la asocion ĉe konferenco de ISO en Stokholmo.[1][2]

Honora Membro de UEA redakti

La 20-an de julio 2013 la Komitato de UEA en sia unua sesio kadre de la 98-a UK de Esperanto en Rejkjaviko elektis lin kune kun Biruta Rozenfelde kaj Hallgrímur Sæmundsson kiel Honoran Membron de Universala Esperanto-Asocio.[3]

Referencoj redakti

  1. Fonto: Interna informo al la Komitato de UEA por la kunsido la 20-an de julio en Rejkjaviko
  2. Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 509, 2013-07-22
  3. https://uea.org/gk/509a1