Roland ROTSAERT (naskiĝis la 12-an de junio 1950 en Bruĝo, Belgio) estas esperantisto ekde 1979 kaj estis dum longa tempo estrarano pri financo de Flandra Esperanto-Ligo. Krome li okupiĝis pri la biblioteko Fondaĵo Vanbiervliet en Kortrejko (Kortrijk) kaj la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF). Li estas redaktoro pri ekonomio de la magazino MONATO ekde 1992.[1]

Roland Rotsaert
Roland Rotsaert dum UK 2008
Roland Rotsaert dum UK 2008
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1950 (1950-06-12) (73-jaraĝa)
en Bruĝo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo bibliotekistoesperantisto
vdr

Profesie li dum 17 jaroj aktivis en banka medio, kie li plenumis preskaŭ ĉiujn eblajn taskojn. Post kelkaj mallongaj profesiaj „ekskursoj”, li de 1990 ĝis 2010 laboris ĉe la belga ŝtata revizorejo (Rekenhof – Cour des Comptes) en Bruselo. Li nun estas pensiita kaj ĉefe aktivas en lokaj kaj esperantaj arĥivoj kaj bibliotekoj. En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia multflanka agado kaj aparte pro sia okupiĝo pri la Esperanto-biblioteko en la flandra urbo Kortrejko estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de UEA.[2]

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/01, paĝo 3: Enkonduko verkita de Paul Peeraerts.
  2. artikolo pri la Diplomoj pri Elstara Agado de UEA atribuitaj en 2013, en la retejo Libera Folio