Rolf Maximilian Sievert

Profesoro Rolf Maximilian SIEVERT (naskiĝis la 6-an de majo 1896 en Stokholmo, kaj mortis la 3-an de oktobro 1966 en Stokholmo) estis medicina fizikisto, kies plej grava kontribuo estis la studo de la biologiaj efikoj de radiadoj.

Rolf Maximilian Sievert
Persona informo
Rolf Sievert
Naskiĝo 6-an de majo 1896 (1896-05-06)
en Stokholmo
Morto 3-an de decembro 1966 (1966-12-03) (70-jaraĝa)
en Stokholmo
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de UpsaloKarolinska InstitutetReĝa Teknika Altlernejo vd
Familio
Patro Max Sievert vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo radiofiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Profesoro Sievert (Sveda elparolo:ˈsiːvəʈ) estis naskita en la ĉefurbo de Svedio. Li funkciis kiel estro de la fizikejo ĉe la Radiumhemmet (onkologia kliniko de Svedio) de 1924 ĝis 1937, kaj poste li iĝis ĉefo de la sekcio de la radiadofiziko ĉe la Karolinska Instituto. Li ludis pioniran rolon pri la mezurado de radiadodozoj, precipe en ĝia uzo por la diagnozo kaj la traktado de kancero. Dum pli postaj jaroj, li enfokusigis sian esploradon pri la biologiaj efikoj de ripeta submetado al malaltaj dozoj de radiado. De 1956 ĝis 1962, li estris la International Commission on Radiological Protection (ICRP, Internacia Komisio pri Radiologia Protektado). li, ankaŭ de 1958 ĝis 1960, estris la United Nations Scientific Committee on the Effects of Atomic Radiation (UNSCEAR, Scienca Komitato de Unuiĝintaj Nacioj pri Efikoj de Atoma Radiado). En 1964, li fondis la International Radiation Protection Association (Internacia Radiadoprotektado Asocio), kaj deĵoris kiel ĝia prezidento ĝis sia emeritiĝo en 1965.

Dum la periodo 1920-1940, li inventis kelkajn instrumentojn por mezuri radiadodozojn, lia plej vaste konata mezurilo estas la Siverto-kamero.

En 1979, fare de la 16-a Conférence Générale des Poids et Mesures (CGPM, Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj), la SI-unuo pri la ekvivalenta dozo de joniga radiado estis nomita laŭ li, kaj al ĝi estis donita la nomo siverto (simbolo Sv).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti