Rolfako estas kategorio da teatraj roloj, konvenaj al la karaktero kaj eksteraj trajtoj de aktoro.

La malnovgreka teatro redakti

Rolfakoj de la aktoroj respondis, unuaŝtupe, al la ĝenra disdivido je komedio kaj tragedio; sekve, oni distingis tragediistojn kaj komediistojn. Pli speciale, la tragediistojn oni subdividis je

  • la unuaj (aŭ la ĉefroluloj, greke πρωταγωνιστής, protagonisto);
  • la duaj (δευτεραγωνιστής);
  • la triaj (tritagonistoj).

La teatro klasikisma redakti

La tradiciaj rolfakoj de la eŭropa teatro klasikisma uzis jenan klasifikon de roloj:

  • herooj kaj heroinoj;
  • amantoj kaj amantinoj;
  • junaj amantoj (france jeunes premiers);
  • reĝoj;
  • tiranoj;
  • patroj (patro nobla, patro komika);
  • konfidencul(in)oj;
  • lakeoj;
  • subretoj;
  • naivulinoj (france ingénues);
  • rezonulo (france raisonneur);
  • dandoj (france petits-maîtres);
  • simpluloj (france paysans);
  • maliculoj
  • ... ktp.