Rolle

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rolle (stacidomo).

Rolle estas historia urbo kaj komunumo en la distrikto Nyon de Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 5 015 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kies nombro kreskis al 6 260 ĝis la 31-a de decembro 2020.

Rolle
Blazono de Rolle
Blazono de Rolle
Blazono de Rolle
Kastelo de Rolle
Kastelo de Rolle
Kastelo de Rolle
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 27′ 28″ N 6° 20′ 17″ O / 46.45778 °N, 6.33806 °O / 46.45778; 6.33806 (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 28″ N 6° 20′ 17″ O / 46.45778 °N, 6.33806 °O / 46.45778; 6.33806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6 260 (2020)
Areo 2,74 km²
Alteco 376 m super marnivelo
Poŝtkodo 1180
Komunumkodo 5861
Mapo de Rolle
Mapo de Rolle
Situa mapo de Rolle
vdr

Geografio redakti

Rolle situas inter Ĝenevo kaj Laŭzano ĉe la suda bordo de la Lago Lemano. La komunumo konsistas el la historia urbeto, kelkaj vilaaj kvartaloj kaj vitobienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,74 km², de kiuj 3,3% estas kovritaj de arbaro, 31,0% servas por agrikulturo kaj 63,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rolle limas en nordo al Mont-sur-Rolle, en oriento al Perroy, en sudo al la Lago Lemano, en sudsudokcidento al Bursinel, en okcidento al Gilly, en nordokcidento al Tartegnin, kaj en nordnordokcidento al Essertines-sur-Rolle.

Trafiko redakti

Morges situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Ĝenevo kaj disponas pri propra alveturo al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Laŭzano, Friburgo, Berno, Zuriko, Sankt-Galo al Sankt-Margreto. La loko ankaŭ estas servata de la ŝiptrafiko sur la Lago Lemano.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rolle datiĝas el la jaro 1294 kiel Castrum Rotuli.

La efektiva fondo de la urbeto Rolle okazis en la jaro 1318 sub la regado de Ludoviko la 2-a de Savojo apud la jam ekzistanta kastelo.

Post la konkero de Vaŭdo fare de Berno en la jaro 1536 Rolle fariĝis parto de la voktejo Morges. Post la disfalo de la Malnova Reĝimo pro la Helveta Revolucio la urbeto de 1798 ĝis 1803 estis parto de la Kantono Lemano. Dum la epoko de la meditacio Rolle integrigĥis en la tiam kreita Kantono Vaŭdo kaj fariĝis ĉefloko de la samnoma distrikto. La distrikto Rolle fine de 2008 estis integrita al la distrikto Nyon kaj malaperis.[3]

Famuloj redakti

Esperanto-movado redakti

En 1903 en Rolle estis fondita Svisa Esperanto-Societo, kiu en 2003 samloke festis sian 100-jaran jubileon. En 1909 estis en Svisa Espero raportita pri ekzisto de Esperanto-Grupo en Rolle. [4]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti