En preskaŭ ĉiu romia urbo ekzistis forumo kiel centro de la politika, ekonomia, kultura kaj religia vivo. La plej malnova tia loko estis la Roma Forumo, t.e. la forumo en la urbo Romo, kiu estis spegulo de la tuta romia historio kaj centro la politika povo en la urbo Romo kaj en la tuta Romio.

Roma Forumo
placoarkeologia lokovidindaĵoForumonemoveblaĵo • turisma celloko [+]
Koordinatoj41° 53′ 32″ N, 12° 29′ 7″ O (mapo)41.892212.4852Koordinatoj: 41° 53′ 32″ N, 12° 29′ 7″ O (mapo)

Roma Forumo (Romo)
Roma Forumo (Romo)
DEC

Map
Roma Forumo

Vikimedia Komunejo:  Forum Romanum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Monumentoj redakti

La monumentoj de la forumo estas el tri grandaj konstruaĵotipoj, kiuj servis malsamajn celojn:

  • temploj kaj aliaj religiaj konstruaĵoj,
  • politike utilaj konstruaĵoj,
  • ekonomie gravaj konstruaĵoj.

Tamen ne eblas vere distingi la utiligon, ĉar ekzemple la Saturnotemplo utilis ankaŭ por konservi la ŝtatan trezoron aŭ por publikigado de nesekularaj informoj.

Inter la ĉefaj restaĵoj estas tiuj de la Cezara Forumo kaj la Templo de Venuso Genera.

La Roma Forumo kaj Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Roman Forumon kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Romo:

Ambaŭ vojaĝas plue al Roma urbo riĉlaŭra:
-Jen l'alta Koloseo kun marmorŝtono polura,
la Konstantena arko kaj statuego de Febo,
nobela Panteono kaj civitana Forumo.
Tie la Katedralo de Sankta Petro videblas
kun la skulptaĵo fajna de l'Pietato Sidanta
kaj freskoj surplafonaj en la Finjuĝa Kapelo.[1]

Referencoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti