Romain FEILLU estas franca vojo-biciklisto, naskiĝinta la 16-an de aprilo 1984 en Châteaudun (Eure-et-Loir). Li mezuras 1,74 m kaj pezas 62kg. Li fariĝas profesiulo en 2007 en la franca teamo Agritubel.

Romain Feillu
Romain Feillu, Grand Prix d'Isbergues 2015.
Romain Feillu, Grand Prix d'Isbergues 2015.
Persona informo
Naskiĝo 14-a de aprilo 1984
en Châteaudun
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)o Brice Feillu
Okupo
Okupo biciklisto
TTT
Retejo http://romain.feillu.free.fr/
vdr

Biografio redakti

Post sia neatendinta oka rango en la kuro Paris-Bourges en 2005, kiam li estis dumtempa teamano, Romain Feillu ekis ene de la profesiulaj plotonoj famigita de sia arĝenta medalo gajnita en la Mondpokalo de la Esperoj en Salzburg en 2006 (malpli ol 23 jaroj). Rapide li konfirmis la kapablecon kiun oni antaŭvidis ĉe li. Efektive, tuj de siaj unuaj kuroj (la Rondiro de Kataro kaj la Mediteranea Rondiro), li eskapis dum longa eliro. Iomete mankis por ke li gajnus sian unua sukceson kiel profesiulo (post longa eskapado unusola dum la Mediteranea ROndiro, eraro en la kilometro-mezuro de la etapo surprizis la kurantoj kaj permesis la reveno de la plotono[1]).

Cholet-Pays de Loire malkaŝis liajn talentojn de sprintulo. Ja, la kuristo de Agritubel ankoraŭ eskapis el la plotono, sed post esti rekaptita, li konkuris la sprinton kaj gajnis la duan rangon, tiel li konfirmiĝis kiel unu el la plej talentoplenaj junaj francoj en tia fako. Statuso kiun li konfirmis gajnante fojon post alian Boucles de l'Aulne kaj etapon dum la Rondiro de Luksemburgio. Sekvis bonegaj rangoj dum la Tour de France de 2007 (dufoje kvina de etapo), kaj ankaŭ dum la kuroj de la franca pokalo, kie li fariĝis dua kaj la plej bona junulo post la sezono. Mirinda estas lia kapableco elteni la distancon dum la grandaj klasikaj kuroj, kaj tio tuj de sia unua jaro kiel profesiulo, samkiel pruvas lia dekunua rango en la Granda Premio de Plouay de 2007 kaj lia deka rango en Paris-Tours. Li gajnis ankaŭ la rondiro de Britio. Tiu bona sezono inter la plej altvaloruloj permesis lin partopreni en la mondaj ĉampionadoj de vojo-biciklado de Stuttgart.

Rezultoj redakti

Tour de France redakti

Notoj redakti

  1. « Feillu la entreprenanto » Arkivigite je 2007-07-05 per la retarkivo Wayback Machine, Cyclismag.com Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine, 18-a de majo 2007.
  2. N° 19 372 de l'Équipe, eldono de la lundo 16-a de julio 2007, 5-a paĝo

Eksteraj ligiloj redakti