Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

D-ro Romano BOLOGNESI (Bolonjo 22.03.1941-) estis funkciulo en diversaj fakoj de la Itala Ŝtata Fervojo (FS) en Bolonjo. Esperantisto ekde la jaro 1957, li estis Prezidanto de la urba grupo en la jaroj 1978-79, nacia konsilanto de la Itala Esperanto-Federacio (IEF), redaktoro de la bulteno de la Itala Fervojista Esperanto Asocio (IFEA) ekde la jaro 1979, IFEA-Sekretario dum la jaroj 1984-2014. Li atingis la instruan nivelon en la jaro 1986 kaj membriĝis ĉe la Itala Instituto de Esperanto (IIE). Direktoro de la IIE-Bologna-Katedro ekde la jaro 1987. IIE-estrarano dum la jaroj 1993-2007 kaj IIE-Kasisto dum la jaroj 1996 -2007. UEA-Delegito en Bologna. Li kunagis ĉe la Dopo Lavoro Ferroviario – DLF – (libertempa organizo de fervojisto) por konfirmigi la daŭre agantan grupon organizante kursojn kaj instruante la Lingvon ekde la jaro 1979.

IFEF-agado redakti

D-ro Bolognesi seninterrompe partoprenis en la Internacia Fervojista Kongreso de Romo (IT) 1978 ĝis Kunming (CN) 2015. Li estis membro de la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 45-an IFK en Cervia 1993, la 61-an en Triesto 2009 kaj la 66-an en San Benedetto del Tronto en la jaro 2014 kiel LKK-Prezidanto. Propagande tre aktiva, li daŭre organizas kursojn, ekzamenojn, ekspoziciojn, manifestaciojn, debatojn, prelegojn. Li verkas artikolojn itale kaj Esperante. Ema pri interlingvistiko li prelegas/instruas pri tio kaj aliaj temoj en Italio kaj eksterlande en internaciaj staĝoj.

En la IFK en Salou (ES) 1989 li elektiĝis Sekretarion de IFEF, kies novan Statuton (1990) li reordigis. Li elektitiĝis IFEF-Prezidanton en la IFK en Aalborg (DK) 1998, kaj konfirmiĝis en Tabor (CZ) 2001, en Sopron, (HU) 2004, en Parizo (FR) 2007, demisiis en Sofio (BG) en la jaro 2010. En Triesto en la jaro 2009 li iĝis IFEF-Honoran Prezidanton.