Romblon - tagaloge Bayan ng Romblon - estas marhavena urbo (municipo), ankaŭ diocezo en Filipinoj, en la samnoma insulo Romblon, en regiono MIMAROPA, kie estas ĉefurbo de provinco Romblono. En la loka dialekto la loknomo signifas birdon varmigantan ovon en sia nesto. La urbo havas 31 distriktojn.

Romblon
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 5500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40 554  (2020) [+]
Loĝdenso 467 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 35′ N, 122° 16′ O (mapo)12.578869444444122.27465555556Koordinatoj: 12° 35′ N, 122° 16′ O (mapo) [+]
Alto 43 m [+]
Areo 86,87 km² (8 687 ha) [+]
Romblon (Filipinoj)
Romblon (Filipinoj)
DEC
Romblon
Romblon
Situo de Romblon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Romblon, Romblon [+]
vdr
Strato en Romblon

Geografio redakti

Interna kerno de Romblon situas en norda flanko de la samnoma insulo laŭ golfo. La plena urbo konsistas el la tuta insulo kaj ankaŭ el aliaj insuloj [1]. Masbate (urbo) troviĝas 140, provinca ĉefurbo Kalapano 154, Naga (Cebu) 155, Legazpio (Albajo) 171, ĉefurbo Manilo 267, Kezonurbo 272, Cebuurbo 305, Tuguegarao 567, Dabao 710, General Santos 782 kilometrojn (aere) [2].

 
Urbodomo de Romblon

Historio redakti

La malkovro de pendantaj ĉerkoj kaj arta materialo en kavernoj de la insulo montras la ekziston de riĉa kaj antikva civilizo kaj indiĝena kulturo. La hispanoj trovis la insulon en 1569, ili fondis la havenurbon post 2 jaroj. Post jaroj ĝi estis registrita kiel "Lomlon", "Domblon" aŭ "Doblon". Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj ĝi ofte estis detruita fare de maŭroj, tial la hispanoj konstruis 2 fortikaĵojn. En 1631 la komunumo ricevis municipan rajton kaj en 1853 provincan rajton sub armea kontrolo. En 1901 pro la usona okupo la armea kontrolo ĉesis. Inter 1942-1945 dominado de japanoj okazis.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Romblon multe dependas de la loka marmora industrio. Marmoro estas la plej signifa mineralo de Romblon kaj estas la plej fama produkto de la provinco. Romblona marmoro estas tre altkvalita kaj venas en nuancoj de blanka, verda, rozkolora, ruĝa kaj nigra. Krome turismo, fiŝkaptado kaj kokosa terkultivado ankaŭ estas bazaj vivrimedoj en la insulo.

Religio redakti

 
Katedralo

En Romblon loĝas plejparte katolikoj, ilia katedralo dum la historio estis fortikaĵa kirko.

Trafiko redakti

En Romblon trairas la laŭmarborda vojo. En la urbo busetoj, tricikloj, rikiŝoj kaj motorciklaj taksioj trafikas. La plej proksima enlanda flughaveno funkcias en la najbara insulo Tablas (atingebla per motoraj boatoj aŭ pramoj). La urbo havas marhavenon kun ŝipa trafiko.

Klimato redakti

La klimato de Romblon estas klasifikita kiel tropika klimato, sed ankaŭ la musono efikas. Jare pluvas averaĝe po 2204 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 28 °C kaj varias inter 25-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Fortikaĵo

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans