Romy Schneider

germana-franca aktorino

Romy SCHNEIDER [romi ŜNAJde], aŭ realnome: Rosemarie Magdalena ALBACH (naskiĝis la 23-an de septembro 1938, mortis la 29-an de majo 1982) estis Aŭstri-devena germana-franca aktorino.

Romy Schneider
Persona informo
Romy Schneider
Naskonomo Rosemarie Magdalena Albach
Naskiĝo 23-an de septembro 1938 (1938-09-23)
en Vieno
Morto 29-an de majo 1982 (1982-05-29) (43-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Cemetery of Boissy-sans-Avoir, France vd
Lingvoj francaanglagermana vd
Loĝloko quai Malaquais • avenue de Messine • rue Barbet-de-Jouy • GrunewaldRamatuelleSchönau am Königssee • Schloss Goldenstein • Kolonjo • rue Berlioz • HamburgoAvenuo FochStrato Bonaparte vd
Ŝtataneco FrancioGermanioAŭstrio vd
Familio
Dinastio Albach-Retty vd
Patro Wolf Albach-Retty vd
Patrino Magda Schneider vd
Edz(in)o Harry Meyen • Daniel Biasini vd
Amkunulo Alain Delon • Laurent Pétin vd
Infanoj Sarah Biasini • David Haubenstock vd
Parencoj Rosa Albach-Retty vd
Profesio
Alia nomo Romy Schneider vd
Okupo filmaktoro • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1953–1982 vd
Verkado
Verkoj Sissi ❦
La Piscine ❦
That Most Important Thing: Love ❦
Le Vieux Fusil ❦
A Simple Story vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ŝi naskiĝis kiel filino de la geaktoroj Magda Schneider kaj Wolf Albach-Retty en Vieno. En 1945, post la divorco de ŝiaj gepatroj, kiam Romy estis sesjara, ŝia patrino elektis por ŝi sian familian naskiĝo-nomon Schneider. La unuajn filmrolojn ŝi ludis kune kun sia patrino. Famon ŝi akiris per la Sissi-filmoj (1955-57) temantaj pri la bavara princino Elisabeth (mallonge: Sissi), sed post la tria tiuspeca filmo la juna aktorino ribelis kontraŭ la teda roloskemo de la deca knabino.

En la jaro 1958 Romy Schneider enamiĝis al sia franca kolego Alain Delon kaj transloĝiĝis al Parizo. Ŝi studis aktoradon, elprovis sin en teatro kaj baldaŭ ricevis proponojn al altnivelaj filmroloj, ekz. Der Prozess, filmigita fare de Orson Welles laŭ verko de Franz Kafka.

Profesie ŝi ekde tiam estis ege sukcesa, sed private ŝi suferis plurajn sortobatojn. Ŝia rilato kun Alain Delon fiaskis, same kiel ŝiaj du postaj edzinecoj. La plej granda katastrofo tamen estis la akcidenta morto de ŝia 14-jara filo en la jaro 1981. Ankaŭ ŝia sanstato malboniĝis, kaj kelkajn monatojn post sia lasta filmo Romy Schneider mortis en la aĝo de nur 43 jaroj en Parizo.

La aktorino Sarah Biasini estas ŝia filino.

Listo de filmoj redakti

  • 1953: Wenn der weiße Flieder wieder blüht (Germanio)
  • 1955: Sissi (Aŭstrio)
  • 1956: Sissi, die junge Kaiserin (Aŭstrio)
  • 1957: Sissi, Schicksalsjahre einer Kaiserin (Aŭstrio)
  • 1958: Christine (Francio/Italio)
  • 1962: Boccaccio 70 (Italio/Francio)
  • 1962: Der Prozess (Germanio/Francio/Italio)
  • 1965: What’s new Pussicat? (Usono)
  • 1968: La piscine (Francio/Italio)
  • 1969: Les choses de la vie (Francio/Italio)
  • 1972: Ludwig II (Germanio/Italio/Francio)
  • 1972: Cesar und Rosalie (Germanio/Francio/Italio)
  • 1975: Le Vieux Fusil (Germanio/Francio)
  • 1976: Gruppenbild mit Dame (Germanio/Francio)
  • 1981: La passante du Sans-Souci (Francio/Germanio)
  • 1981: Garde à vue (Francio)

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti