Ronald Ernest "Ron" PAUL (n. 30-an de aŭgusto, 1935) estas kuracisto, usona politikisto, kaj membro de Usona Ĉambro de Reprezentantoj. Li estis kandidato por la 2008 Respublikana prezidanta nomumo, kaj denove kandidatas tiel en 2012, sed li estis la kandidato por la Liberecana Partio en 1988. Li estas la sola kandidato por la Respublikana kandidatigo kiu ankaŭ estas kritikisto de la 2-a Golfa Milito. Subtenantoj de Paul kelkfoje vidigas afiŝtabulojn, sur kiuj vidiĝas la slogano "Ron Paul rEVOLucio." (En la angla, "EVOL" estas la malantaŭena literumo de "amo").

Ron Paul
Persona informo
Ron Paul
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1935 (1935-08-20) (88-jaraĝa)
en Picburgo
Religio Sudusona Baptisma Konvencio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Gettysburg College • Universitato Duke vd
Partio Respublikana PartioLibertariana PartioRespublikana Partio vd
Subskribo Ron Paul
Familio
Infanoj Rand Paul vd
Profesio
Okupo politikisto • kirurgo • oficiro de aerarmeo • ginekologoĵurnalisto • obstetrikisto • podkastisto • jutubisto • televida produktoro vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rezultoj de la Respublikanaj Kaŭkusoj kaj Primarumoj redakti

La rezultoj de la ĝisnunaj Respublikanaj elektregionoj ne igis Ron Paul unu el la respublikanaj prezidentkandidatoj verŝajnaj venki la kandidatigon de la partio. Tamen, li estas ricevinta pli da voĉoj ol Rudy Guiliani, kiu estas rigardata kiel pli serioza kandidato.