Ronald H. Coase

brita ekonomikisto kaj aŭtoro

Ronald COASE (naskiĝis la  29-an de decembro 1910(nun 1910-12-29), mortis la 2-an de septembro 2013) estis brita ekonomikisto. Li gajnis la Svedan Regnan Banko Premion de Ekonomika Scienco memore al Alfred Nobel[1] je 1991.

Ronald H. Coase
Nobel-premiito
Persona informo
Ronald Harry Coase
Naskiĝo 29-an de decembro 1910 (1910-12-29)
en Willesden
Morto 2-an de septembro 2013 (2013-09-02) (102-jaraĝa)
en Ĉikago
Tombo Graceland Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Londona Lernejo de EkonomikoUniversitato de Virginio • Queens Park Community School • Universitato de Londono • Kilburn Grammar School vd
Profesio
Okupo ekonomikistohistoriistoverkisto • universitata instruisto vd
Laborkampo ekonomiko • ekonomika teorio • ekonomika analizo de juro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Coase estas plej bone konata ĉar du artikoloj precipe: "The Nature of the Firm" ("La Naturo de la Firmao") (1937), kiu enkondukas la koncepton de transakciaj kostoj por ekspliki la grandecon de firmaoj, kaj "The Problem of Social Costs" ("La Problemo de Sociaj Kostoj") (1960), kiu proponas ke bone difinitaj posedrajtoj povus superi la problemojn de eksteraĵoj. (Ĉi tiuj estas la jaroj de unua eldonado.)

La aliro de Coase uzate transakciaj kostoj estas nuntempe influa en moderna organiza teorio, kie ĝi estis reenkondukata de Oliver Williamson.

La Naturo de la Firmao redakti

"The Nature of the Firm" estas mallonga eseo en kiu Coase provas ekspliki kial la ekonomio havas kvanton de komercaj firmaoj, anstataŭ ol ekskluzive de amaso de sendependaj, memdungitaj homoj kiuj kontraktas eksluzive unu kun la aliaj. Donita ke "produktado povus farata sen ia ajn organizo (t.e., firmaoj)", Coase demandas, kial kaj sub kia kondiĉoj ni atendus ke firmaoj aperus?

Ĉar modernaj firmaoj nur povas aperi kiam ia entreprenanto komencas dungi homoj, la analizo de Coase procedas konsideri la kondiĉojn sub kiuj ĝi estas sence por entreprenanto dungi helpon anstataŭ ol kontrakti kun aliaj por certa tasko. La tradicia ekonomika teorio je la tempo sugestis ke, ĉar la merkato estas "efika" (t.e., tiuj kiuj plej bone provizas ĉiun varon aŭ servon plej malmultekoste jam faras ĝin), ĝi devus ĉiam estas pli malmultekosta por elkontraki ĝin ol dungi. Coase observis, tamen, ke ekzistas kvanton de transakciaj kostoj kiam oni uzas la merkaton; la kosto de akiri varon aŭ servon per la merkato estas vere pli ol nur la prezo de la varo. Aliaj kostoj, inkluzive de kostoj de serĉado kaj informo, marĉandado, policado kaj devigo, ĉiuj povas eventuale aldoni al la kosto de havigi ion kun merkato. Ĉi tiu sugestas ke firmaoj aperos kiam ili povos aranĝi produkti tio kio ili bezonas interne kaj iumaniere eviti ĉi tiujn kostojn.

Ekzistas naturan limon je tio kio firmaoj povas produkti interne, tamen. Coase observis "malpliiĝantajn ristornojn al la entreprena funkcio", inkluzive de pliiĝantaj ĝeneralaj kostoj kaj pliiĝanta emo por misasigni rimedon de superverŝata estro. Ĉi tiu estas kontraŭaga kosto al la uzado de la firmao.

Coase argumentas ke la grandeco de firmao (mezurite de kiom da ĝiaj kontraktaj rilatoj estas "internaj" de la firmao kaj kiom estas "eksteraj") estas rezulto de trovi ekvilibron inter la konkurencaj emoj de la supraj kostoj. Ĝenerale, pligrandigi la firmaon estas komence profita, sed la malpliiĝantaj ristornoj fine okazos kaj malebligi daŭran pligrandiĝon de la firmao.

Coase ne konsideras nekontraktajn rilatojn, kiel inter amikoj kaj familianoj.


Plua legado (angla):

  • Coase, Ronald. "The Nature of the Firm". [1] Arkivigite je 2005-10-25 per la retarkivo Wayback Machine.
  • Coase, Ronald. "The Problem of Social Costs". En Revuo de Juro kaj Ekonomiko, vol. 3, n-ro. 1 p. 1-44, 1960.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti