Ronald HUTTON (naskiĝis en 1954) estas profesoro pri historio en la universitato de Bristol, sed ankaŭ de tempo al tempo kronikisto pri historiaj temoj por la britaj televido kaj radio.

Ronald Hutton
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1953 (1953-12-19) (70-jaraĝa)
en Ooty
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Kolegio Pembroke • Ilford County High School
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto
vdr

La favorita fako de Ronald Hutton temas pri la 16-a kaj 17-a jarcentoj en Britio, precipe protestantismo, la enlandaj militoj kaj la reĝado de Karlo la 2-a. Li ankaŭ studadis antikvan kaj mezepokan paganismon, sed ankaŭ la kredojn de tiuj epokoj koncerne magion, sorĉarton kaj ŝamanismon.

Unu el liaj libroj, Triumph of the Moon: A History of Modern Pagan Witchcraft ("Triumfo de la Luno : Historio de Moderna Pagana Sorĉarto") priskribas la naskiĝon kaj la disvolviĝon de viko. Hutton rigardas sin mem kiel paganon.

Verkoj redakti

  • The Pagan Religions of the Ancient British Isles : Their Nature and Legacy,1993
  • The British Republic 1649-1660,2000
  • The Rise and Fall of Merry England; The Ritual Year,1400-1700,2001
  • The Stations of the Sun: A History of The Ritual Year in Britain,2001
  • The Triumph of the Moon:A History of Modern Pagan Witchcraft,2001
  • Witches,Druids and King Arthur,2003
  • Debates in Stuart History,2004

Eksteraj ligiloj redakti