Ronco sopra Ascona

komunumo de Svislando

Ronco sopra Ascona estas komunumo de la Komunumaro Isole kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 664 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Ronco sopra Ascona
Blazono de Ronco sopra Ascona
Blazono de Ronco sopra Ascona
Blazono de Ronco sopra Ascona
Ronco sopra Ascona
Ronco sopra Ascona
Ronco sopra Ascona
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Isole
Koordinatoj  46° 8′ 38″ N 8° 43′ 30″ O / 46.14389 °N, 8.72500 °O / 46.14389; 8.72500 (mapo)Koordinatoj: 46° 8′ 38″ N 8° 43′ 30″ O / 46.14389 °N, 8.72500 °O / 46.14389; 8.72500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 664
Areo 5,02 km²
Alteco 353 m super marnivelo
Poŝtkodo 6622
Komunumkodo 5125
Mapo de Ronco sopra Ascona
Mapo de Ronco sopra Ascona
Mapo de Ronco sopra Ascona

Geografio redakti

Ronco sopra Ascona situas okcidente de Ascona sur deklivo super la Majora Lago kun bela vido al la lago, Ascona, Locarno kaj la Insuloj de Brissago. La plej alta punkto de la komunumo estas en nordo kun alteco de 1293 m s.m. la monto Corona dei Pinci. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Ronco sopra Ascona sur la deklivo de la monto la frakcioj Fontana Martina kaj Porto Ronco apud la lagobordo, la vilaĝo Corafora super la lago apud la limo al Ascona, kaj sur la montodeklivo la setlejoj Porcedi, Porera, Crumiaga, Sciavard, Calzo, Gruppaldo, Livurcio kaj Purán.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,02 km², de kiuj 74,5% estas kovritaj de arbaro, 2,4% servas por agrikulturo kaj 13,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ronco sopra Ascona limas en nordo kaj oriento al Ascona, en sudo al la Majora Lago, kiu samtempe estas landlimo al Italio, kaj en okcidento al Brissago.

Trafiko redakti

Tra Ronco sopra Ascona pasas laŭlonge de la lago la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Ascona al Brissago. Pere de buslinio de Ascona al Brissago kaj la liniŝipoj sur la Majora Lago la komunumo estas konektita al la publika transporeto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ronco sopra Ascona datiĝas el la jaro 1264 kiel Roncha. Ĝis 1641 Ronco apartenis al la Najbarara Ascona, tiam ĝi sendependiĝis de ĝi kaj fariĝis aparta komunumo en la Voktejo Lugano.[3]

Personecoj redakti

En ronco sopra Ascona precipe dum la terura epoko de la hitlera imperio multaj gravaj personecoj trovis azilon. Vivis en Ronco sopra Ascona inter aliaj:

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti