Ronda kluzo de Agde

kluzo en Francio

La ronda kluzo de Agde (france Écluse ronde d'Agde) estas kluzo de la Sudfranca Kanalo proksime de la urbo Agde. Ĝi konstruiĝis en 1676[1] kaj estas la sola ronda kluzo kun konekto al pli ol du kanaloj funkcianta en Francio. Krom la du konektiĝoj de la Sudfranca Kanalo, tria konektiĝo estas kanalo gvidanta al la fina parto de la rivero Hérault, mallonge antaŭ ties enfluon en la Mediteranean Maron, kiu do provizas rapidan vojon de ŝipoj el la Sudfranca Kanalo al la maro. La kluza baseno, kiel indikas la nomo, estas ronda kaj iom aspektas kvazaŭ tre granda kaldrono.

Ronda kluzo de Agde
Diversaj datumoj
loko kaj profundo

Sudfranca Kanalo ↓5,2 m

Longeco kaj larĝeco ↕ de 29,2 ĝis 38,5 m
↔ de 29,2 ĝis 38,5 m
Situo
Lando Francio
Loĝloko Agde
Akvovojo Sudfranca Kanalo
Geografia situo 43° 19′ 13″ N, 3° 28′ 3″ O (mapo)43.3202777777783.4675Koordinatoj: 43° 19′ 13″ N, 3° 28′ 3″ O (mapo)
Ronda kluzo de Agde (Francio)
Ronda kluzo de Agde (Francio)
DEC
Ronda kluzo de Agde
Ronda kluzo de Agde
Situo de la kluzo en Francio

Map

Bildo de la kluzo
Bildo de la kluzo
vdr

Origine la kluza baseno el vulkana ŝtono konstruiĝis je diametro de 29,2 metroj kaj profundo de 5,2 metroj. En 1978 tri kvaronoj de la baseno plivastiĝis ĝis diametro de 38,5 metroj, tiel ke fakte la konstruaĵo ne plu ekzakte "rondas".[2] Sed ĉar la plivastigita parto simple estas tri kvaronoj de pli vasta cirklo, tamen la origine "ronda impreso" de la kluzo tamen ankoraŭ bone rekoneblas.

Referencoj redakti

  1. Michel Cotte: Le Canal du Midi – “Merveille de Europe”, Belin-Herscher, 2003, ISBN 2-7011-2933-8, paĝo 64 (france)
  2. Hugh McKnight: Cruising French Waterways (angle: "krozante tra franciaj akvovojoj"), 4-a eldono, eldonejo Sheridan House, 2005, ISBN 978-0-7136-6638-0, paĝoj 261 kaj 272
 
la "kluza kaldrono", fone la historia kluzista domo
 
skema mapo de la tuta Sudfranca Kanalo