Rondelo (poezio)

13-versa poemo, kies rimskemo estas ABba abAB abbaA

Rondelo[1] (france rondel [ʁɔ̃dɛl]) estas formo de franca poezio konsistanta el 13 versoj verkitaj sur du rimoj.

Priskribo redakti

La rondelo konsistas el 13 versoj, aranĝitaj en strofoj de longoj 4–4–5. Jen la rondela rimskemo:

ABba abAB abbaA.

La rondelo havas du rimojn (a kaj b). La simboloj A kaj B indikas versojn, kiuj havas la a- aŭ b-rimojn, kiuj ripetiĝas ekzakte. Tiel, la A-verso ripetiĝas trifoje en la rondelo, kaj la B-verso ripetiĝas dufoje.

Historio redakti

La rondelo devenas de Francio dum la 14-a jarcento. Poste, aliaj lingvoj, ekzemple la angla, la rumana, kaj Esperanto, ankaŭ adaptis la francan formon.

Ekzemplo redakti

Esperantaj rondeloj redakti

La plej konataj rondeloj en Esperanto estas la Rimleteroj, serio de 84 leteroj en la formo de rondeloj inter William Auld kaj Marjorie Boulton pri filozofiaj temoj, verkita inter 1953 kaj 1954.

Rondelojn ankaŭ verkis aliaj poetoj, kiel Nicola Ruggiero[2], Jorge Camacho[3], kaj Edwin de Kock[4].

Franclingvaj rondeloj redakti

La plej konata rondelo en la franca lingvo estas la oksilaba rondelo “Printempo” (france Le Printemps) de Karolo la 1-a, Duko de Orleano (france Charles Ⅰer d’Orléans, 1394–1465):

Rimo Verso
A Le temps a laissié son manteau,
B De vent, de froidure et de pluye,
b Et s’est vestu de brouderie,
a De soleil luyant, cler et beau.
a Il n’y a beste, ne oyseau,
b Qu’en son jargon ne chant ou crie :
A Le temps a laissié son manteau
B De vent, de froidure et de pluye.
a Riviere, fontaine et ruisseau
b Portent, en livrée jolie,
b Gouttes d’argent d’orfaverie,
a Chascun s’abille de nouveau.
A Le temps a laissié son manteau.

Alia fama kolekto de rondeloj estas la rondelaro Lunatika Pieroto: Bergamaj rondeloj (france Pierrot lunaire : rondels bergamasques), kiu enhavas 50 simbolismajn rondelojn verkitajn de la belga poeto Albert Giraud.

Anglalingvaj rondeloj redakti

Jen ekzempla anglalingva rondelo far la angla poeto Henry Austin Dobson (1840–1921):

Rimo Verso
A Love comes back to his vacant dwelling,
B  The old, old Love that we knew of yore!
b  We see him stand by the open door,
a With his great eyes sad, and his bosom swelling.
a He makes as though in our arms repelling
b  He fain would lie as he lay before;
A Love comes back to his vacant dwelling,
B  The old, old Love that we knew of yore!
a Ah! who shall help us from over-spelling
b  That sweet, forgotten, forbidden lore?
b  E’en as we doubt, in our hearts once more,
a With a rush of tears to our eyelids welling,
A Love comes back to his vacant dwelling.

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: rondel/o
  2. Ruggiero, Nicola. Rondelo (esperante). Akademio Literatura de Esperanto.
  3. Camacho, Jorge. “Rondelo”, Strangaj Spikoj (esperante), p. 142–142.
  4. de Kock, Edwin. (2015) “Rondelo”, Testamente. Plena originala poemaro en Esperanto (esperante). Mondial, p. 25–25.

Eksteraj ligiloj redakti