Ropraz

komunumo de Svislando

Ropraz estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 361 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Ropraz
Blazono de Ropraz
Blazono de Ropraz
Blazono de Ropraz
Ropraz
Ropraz
Ropraz
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 547377 / 162839 (mapo)46.6147222222226.7516666666667Koordinatoj: 46° 37′ N, 6° 45′ O; CH1903: 547377 / 162839 (mapo)
Nombro de loĝantoj 361
Areo 4,83 km²
Alteco 748 m super marnivelo
Poŝtkodo 1088
Komunumkodo 5798
Mapo de Ropraz
Mapo de Ropraz
Mapo de Ropraz
vdr

Geografio redakti

La komunumo Ropraz situas en la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando ĉe la sudokcidenta bordo de la rivero Bresonne, alfluanto de Brojo, meze inter Payerne kaj Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Ropraz kaj la du vilaĝetoj Vers-chez-les-Rod kaj Les Ussières. La komunumo disponas krome pri malgranda arbara eksklavo sudokcidente de la cetera komunuma teritorio sur la limo inter Corcelles-le-Jorat kaj Montpreveyres.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,83 km², de kiuj 19,5% estas kovritaj de arbaro, 70,8% servas por agrikulturo kaj 8,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ropraz limas en nordo al Hermenches, en nordoriento al Vucherens, en oriento al Carrouge, en sudo al Montpreveyres, kaj en okcidento al Corcelles-le-Jorat.

Trafiko redakti

Tra Ropraz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 20 kilometrojn sude de la komunumo apud Laŭzano. Pere de la laŭzana buslinio n-ro 62 de Laŭzano al Moudon la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1234 kiel Rospraz. Dum frua mezepoko Ropraz apartenis al la Senjorujo Vulliens, de kiu ĝi disiĝis proksimume en la jaro 1300. Ĝi nun apartenis sinsekve al diversaj senjoroj. En de 1536 ĝi apartenis sub la berna regado al la Voktejo Moudon, kiu post la fino de la Helveta Respubliko fariĝis distrikto de Kantono Vaŭdo kaj en la jaro 2006 sub la administra reformo de Kantono Vaŭdo estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti