Rosa López estas hispana kantistino. Ŝi naskiĝis en Láchar, Granado je la 14-a de januaro 1981. Kiel infano ŝi surprizis parencojn kaj konatojn per ŝia kantotalento. Ŝi kantis kun eta orkestro dum festoj en Granado.

Rosa López
Rosa López (2019).
Rosa López (2019).
Bazaj informoj
Naskonomo Rosa María López Cortés
Kromnomo Rosa de España
Naskiĝo 14-an de januaro 1981 (1981-01-14) (43-jaraĝa)
en Láchar
Deveno Láchar,  Hispanio
Ĝenroj Balado, Pop-muziko, Dancmuziko, Afrikusona muziko
Profesio Kantistino
Aktivaj jaroj 2001 - nun
Eldoninto BMG Music (2002)
Vale Music (2003 - 2010)
Universal (2011 - nun)
Retejo www.rosalopez.es
Persona informo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Rosa López
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo https://www.rosalopezoficial.com/
vdr

Pro ŝia talento ŝi elektiĝis por la talentula konkurso Operación Triunfo (Operaco Triumfo). Dum kelkaj monatoj ŝi ĉiusemajne videblis je la hispana televido kaj ŝia populareco iom post iom plivastiĝis. Finfine ŝi gajnis Operación Triunfo 2002 kaj ankaŭ elektiĝis por reprezenti Hispanion en la Eŭrovido-kantokonkurso 2002. Ŝi kantis je la konkurso en Tallinn la kanton Europe's living a celebration (Eŭropo travivas celebradon). Malgraŭ la titolo supozigas alie, la kanto estis kantata en la hispana lingvo. Rosa atingis la sepan lokon kaj nun estas granda stelulino en Hispanio.

Albumoj redakti

  • 2002: Rosa
  • 2003: Ahora
  • 2004: Ojalá
  • 2005: Rosa En Concierto (DVD)
  • 2006: Me siento viva
  • 2008: Promesas
  • 2009: Propiedad de nadie
  • 2012: Rosa López

Eksteraj ligiloj redakti