Rosalejo

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Rosalejo (Rozujeto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Rosalejo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10391
Retpaĝaro rosalejo.es
Demografio
Loĝantaro 1 346  (2008)
Loĝdenso 32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 0′ N, 5° 27′ U (mapo)39.993376-5.4567741Koordinatoj: 40° 0′ N, 5° 27′ U (mapo) [+]
Alto 278 m [+]
Areo 41,82 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Rosalejo (Ekstremaduro)
Rosalejo (Ekstremaduro)
DEC
Rosalejo
Rosalejo
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Rosalejo (Hispanio)
Rosalejo (Hispanio)
DEC
Rosalejo
Rosalejo
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rosalejo [+]
vdr

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas rosalejanos. La censita populacio en 2008 estis de 1.346 loĝantoj.

Situo redakti

Rosalejo estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Campo Arañuelo. La areo de ties teritorio estas de 41,82 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo de irigacio (tabako, kapsiko, maizo) kaj brutobredado (bovoj).

Historio redakti

Tiu vilaĝo naskiĝis en la 1950-aj jaroj kun iom malpli da 1500 loĝantoj (80 % el tiuj kolonoj estis ĝis tiam anoj de Talavera la Vieja). En 1985 la loĥantoj iniciatis la procezon de konvertiĝo en Entidad local Menor (submunicipo) kio havigis kelkajn rajtojn. Ekde la 1a de marto de 1994 sendependiĝis el Talayuela, ĝis tiam supra municipo kaj en kies teroj estis ekde la fondo.

Rosalejo pozedas la jurisdikcian pilorion de Talavera la Vieja, kiu alimaniere estus restinta sub la akvoj de la Akvorezervujo de Valdecañas

Demografio redakti

Demografia evoluo de Rosalejo inter 2001 kaj 2006

2001 2002 2003 2004 2005 2006

1698 1706 1597 1472 1417 1454