Rosario - tagaloge Bayan ng Rosario - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Kavito.

Fiŝhaveno de Rosario
Fiŝhaveno de Rosario
Rosario
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4106
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 110 807  (2020) [+]
Loĝdenso 14 561 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 25′ N, 120° 51′ O (mapo)14.416666666667120.85Koordinatoj: 14° 25′ N, 120° 51′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 7,61 km² ( 761 ha) [+]
Rosario (Filipinoj)
Rosario (Filipinoj)
DEC
Rosario
Rosario
Situo de Rosario

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rosario, Cavite [+]
vdr
Urbodomo de Rosario

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Rosario kuŝas laŭ la marbordo sur ebenaĵo ĉe enfluejo de malgranda rivero [1]. Tanza troviĝas nur 3, General Trias kaj la iama provinca ĉefurbo Kaviturbo po 8, laŭjure provinca ĉefurbo Imuso 9, Dasmariñas 13, Manilo 23, Kezonurbo 38 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Tiu areo pli frue apartenis al Malabon (nun General Trias). Oni fondis memstaran komunumon en 1845, iomete pli frue jam oni fondis paroĥon. Dum la historio Rosario havis plurajn loknomojn: Salinas kaj Tejero. En la fruaj 2010-aj jaroj Rosario atingis la internacian klasifikon grandurbo (pli, ol cent mil da loĝantoj).

 
Saluta arko en Rosario

Ekonomio redakti

Fiŝkaptado estas la plej grava ekonomia agado. Oni okupiĝas ne nur kaptado, sed ankaŭ prilaborado (ekzemple fumita fiŝo, produktado de pastoj aŭ saŭcoj). Rosario havas apartan ekonomian zonon, kie troviĝas ekzemple la nacia naftokompanio.

Eklezioj kaj eduko redakti

En Rosario vivas romkatolikoj plejparte, ekzistas kelkaj malgrandaj kristanaj eklezioj. Lastatempe ankaŭ islamo aperis. En la urbego kampuso funkcias.

 
Preĝejo en Rosario

Trafiko redakti

Ĉe Rosario preteriras la laŭmarborda vojo el Manilo, el laurbo bone atingebla.

Klimato redakti

La klimato de Rosario estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1094 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono kun pli oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans