Rose AUSLÄNDER [roze Aŭslender], origine: Rosalie Beatrice Ruth SCHERZER (naskiĝis la 11-an de majo, 1901, mortis la 3-an de januaro, 1988) estis germana poetino.

Rose Ausländer
Rose Ausländer, 1914
Rose Ausländer, 1914
Persona informo
Rosalie Beatrice Scherzer
Naskiĝo 11-an de majo 1901 (1901-05-11)
en Ĉernivco
Morto 3-an de januaro 1988 (1988-01-03) (86-jaraĝa)
en Duseldorfo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioRumanioUsonoSovetunio vd
Alma mater Ĉernivca Universitato vd
Subskribo Rose Ausländer
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva en VienoDuseldorfo vd
Aktiva dum 1921– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinte en Czernowitz (nuntempe: Ĉernivco en Ukrainio), la filino de juda familio studis literaturon kaj filozofion en sia hejmurbo, sed ĉesigis la studadon post la morto de la patro en 1920. En 1921 ŝi kune kun sia estonta edzo Ignaz AUSLÄNDER elmigris al Usono. La paro geedziĝis en la jaro 1923, sed disiris tri jarojn poste. Kvankam ŝi ekde 1926 estis usona civitanino, ŝi en 1931 revenis al sia patrujo, por flegi sian malsanan patrinon. Dum tiu tempe ŝi ekkonis la grafologon Helios HECHT; ŝi vivas kun li ĝis 1936. La usonan civitanecon ŝi intertempe perdis, ĉar ŝi dum pli ol tri jaroj ne plu vivis tie. Post la fino de ŝia amrilato, ŝi transloĝiĝis al Bukareŝto.

Sian unuan poemaron Rose Ausländer publikigis en la jaro 1939 en Czernowitz. Ekde 1941 ŝi devis kaŝi sin kaj sian familion de la nazioj, kiuj okupis la urbon. Ŝi konatiĝis kun Paul Celan, kiu esence influis ŝian verkadon. En 1944 ŝi denove elmigris al Usono kaj kvar jarojn poste ŝi rericevis la usonan civitanecon. Ŝi komencis verki angle kaj nur ekde 1956 ŝi denove verkis germanlingve.

Ekde 1966 Rose Ausländer vivis en Okcidenta Germanujo. Pro grava artrito ŝi ekde 1978 devis dikti siajn tekstojn, ĉar ŝi ne plu povis mem skribi. Gajninte multajn literaturpremiojn, ŝi mortis en Düsseldorf.

Listo de verkoj redakti

  • Der Regenbogen (poemoj, 1939)
  • Blinder Sommer (poemoj, 1965)
  • 36 Gerechte (poemoj, 1967)
  • Inventar (poemoj, 1972)
  • Andere Zeichen (poemoj, 1974)
  • Ohne Visum (poemoj kaj lirika prozo, 1974)
  • Doppelspiel (poemoj, 1977)
  • Es ist alles anders (poemoj, 1977)
  • Mutterland (poemoj, 1978)
  • Mein Atem heißt jetzt (poemoj, 1981)
  • Mein Venedig versinkt nicht (poemoj, 1982)
  • Einverständnis (poemoj, 1982)
  • Festtag in Manhattan (poemoj, 1985)
  • Ich spiele noch. Neue Gedichte (poemoj, 1987)

En Esperanto aperis redakti

Momentoj el eterno / Rose Ausländer. Trad. de Franz-Georg Rössler. Grafiko de Rita Rössler-Buckel. - [1. eld.] - [Gerlingen]: Eld. Blajĥero, [1989]. - 116 p. : ilustr.
ISBN 3-88350-506-4

Lasta reveno / Rose Ausländer. Trad. de Franz-Georg Rössler. Grafiko de Rita Rössler-Buckel. - [Dudenhofen]: Eld. Ponto, [1994]. - 79 p. : ilustr. ISBN 3-9803793-2-9

Eksteraj ligiloj redakti